# Nomoj de aparatoj

Mi regule  legas la geomidajn[0] taglibrojn  kolektita de Bongusta[1].
Tie mi  trovis unu blogajxon de  uzanto psztrnk[2], en kiu  li skribas
pri la  nomoj de liaj  aparatoj kiel komputiloj kaj  posxtelefonoj aux
aliaj ekipajxoj.

Do  tie cxi  estas kiel  miaj aparatoj  nomigxas:
* kata -  mia cxefa surtabla komputilo.
          Gxi trovigxas  en mia  laborcxambro  kaj  havas la nomon de
          rolulo el televida serio.
* mina -  mia  Raspberry  Pi. Gxi vere trovigxas sur  mia labortablo.
          Gxia  nomo  ankaux  devenas  el televida serio kaj estas la
          mallongigo de Minako.

Mi  gxis  nun ne  pensis  pri  doni  ankaux  similajn nomojn  al  miaj
porteblaj aparatoj, ili havas la  defauxltan nomon proponitaj de iliaj
operaciumoj. Eble mi iam elpensos nomojn por ili.

----

[0] Traduko de gopher. Mi ne vere scias, cxu estas bona ideo traduki
la nomon de la protokolo, tamen mi trovis cxi tiun artikolon:
https://epo.wikitrans.net/Geomido_%28protokolo%29?src=Gopher+%28protocol%29

[1] gopher://i-logout.cz/1/en/bongusta

[2] gopher://sdf.org/0/users/psztrnk/log/20180123.txt