# La tria tago

Hodiaux estas la tria tago de mia ferio, cxar en tiu cxi semajno mi ne
laboros. La tago de la mortintoj estos morgaux, sed ni jam hodiaux
ekbruligis kandelojn por niaj karaj parencoj, kiuj jam forpasis.

La plej dolora vundo memkompreneble estas la manko de mia bopatrino,
kiu malfelicxe forpasis cxi tiun someron. Ankaux por sxia animo la
kandelo brulis kaj brulos ankaux morgaux.