Se oni havas komunan Samba dosierujon, kiu estas publike kaj kiun ankaux gastoj
povas atingi, oni eble volas limigi la grandon de tiu dosierujo. Alikaze la uzan
toj povus plenigi la tutan disponeblan diskospacon.
Unu metodo por akiri tiun celon estas, ke oni kreas virtualan diskon, kiu estas
fiksgranda.
## Permana agordo
Unue kreu la dosieron, kiu estos la bildo de nia virtuala disko.
dd if=/dev/zero of=/home/smb.img bs=1M count=100
Agordu la virtualan diskon vnd0:
vnconfig vnd0 /home/smb.img
Kreu novan dosiersistemon en la bildodosiero:
newfs /dev/rvnd0c
Nun surmetu la novan dosiersistemon cxe `vnd0` sur la deziratan surmetingon:
mount /dev/vnd0c /home/samba
Vi povas demeti la virtualan diskon kaj malagordi gxin per la sekvontaj
komandoj:
umount /home/samba
vnconfig -u vnd0
## Auxtomata agordo cxe prasxargo
### Metodo 1
Aldonu jenan linion al /etc/fstab:
/dev/vnd0c /home/smb ffs rw,noauto 0 0
Memkompreneble auxtomate surmeti la virtualan diskon ne eblas, cxar gxi ja estas
en bildodosiero, kiu trovigxas en la normala dosiersistemo, kiun la operaciumo
unue devas surmeti.
Tamen la surmeto kaj la agordo povas okazi en /etc/rc.local. Cxi tiu dosiero
estas plenumata je preskaux la fino de rc, kiam la normalaj dosiersistemoj jam
estas surmetitaj. Do aldonu jenon al /etc/rc.local:
vnconfig vnd0 /home/smb.img
mount /home/samba
Cxe sistemfermo la sistemo demetas la surmetitajn diskojn kiel ili estas difinitaj
en fstab. Tamen kio okazas al la agordita `vnd0` pseuxdodisko?
Mi demandis pri tio en la retbabilkanalo #openbsd cxe Freenode. La respondo estis,
ke la sistemo sorcxe demetas cxiun diskon senmakule kaj oni neniam havis problemon
kun vnd pseuxdodiskoj, kiu estis ankoraux konektitaj cxe sistemfermo.
### Metodo 2
Laux la manlibro de `mount_vnd(8)` ni povas ankaux agordi vnd aparatoj uzante
mount.