# Kromefiko

Mi acxetis Fire TV Stick cxe amazon antaux Kristnasko. Ni spektis
plurajn filmojn kaj usonajn piedpilkadmacxojn uzante tiun
televidilbastoneton. Tamen unu tagon nia televidilo sxajnis esti
difektita, gxi ne montris ion, la tuta ekrano estis blua (novaj
televidiloj ja ne montras la militon de l' formikoj). Cxar mi ne povis
sxangxi kanalojn kaj enig-fontojn (HDMI kaj aliaj) mi pensis ke la
televidilo nun tute rompigxis. Poste ni spektis la macxojn de la
divizia rauxndo cxe mia komputilo.

Post kelkaj tagoj mi rememoris, ke Fire TV Stick kapablas regi la
televidilon. Ekzemple gxi povas sxangxi la lauxtecon de la televidaj
lauxtparoliloj. Mi malsxaltis la bastoneton kaj mirakle bildoj
plenigis la ekranon.

Felicxe tiun regkapablon oni povas malsxalti en la agordoj de la
bastoneto, kion mi faris kaj gxis nun la blua ekrano ne revenis.