Cxi tio ne estas sxablona enigo :) Pli precize temas pri sxablonaj
dosieroj.
En Januaro mi jam skribis, ke mi uzadas la versikontrolsistemon git
por mastrumi la enhavon kaj la disponigon de tiu cxi posxratan truon.
Gxis nun tamen mi permane redaktis la mapdosieron (gophermap) kiam mi
aldonis novan enigon al mia taglibro.
Mi volis ankaux tiun pasxon auxtomatigi - almenaux por la taglibra
parto de la posxrata truo. La procedo ja estas tre simpla:
* Kolektu cxiujn dosierojn kaj dosierujojn en la taglibro dosierujo
* Faru enigon por cxiu kolektita dosier/uj/o en la gophermapo
Do mi skribis skripton en Python, kiu uzas la Jinja sxablonmodulon
por bildigi la mapon. La skripto kolektas la tekstdosieroj kaj
dosierujoj en antauxdifinita dosierujo ('taglibro'). Gxi dividas
iliajn nomojn en datuman kaj titolan parton kaj poste aldonas la
gopherspecon (0 por tekstdosieroj, 1 por dosierujoj aux submenuoj)
kaj la elektilon (tuta dosier/uj/nomo) pretigante enigon por la mapo.
Tiuj enigoj gxi konservas en listo, kiun gxi donas kiel kunteksto al
Jinja.
Jinja tiam bildigas la rezulton surbaze de la sxablono, kiu enhavas
ordonojn por Jinja. La skripton rulas la servila hoko de git post gxi
elprenis la tutan enhavon el la versikontrolo kaj metis gxin en la
gopher dosierujon.
Do mi nur devas aldoni novan tekstdosieron al mia taglibro (mensoga
nomo, mi scias), enmeti gxin en la versikontrolan sistemon kaj pusxi
gxin al la servilo. La mapdosiero estas auxtomate gxisdatigita. Se vi
tiun cxi enigon trovis, tiam mi sukcesis :)