Ni acxetis auxton. Gxi estas nia unua auxto. Ni ricevos gxin en la venonta sabato.
Kia auxto gxi estas? Nun, gxi estas malgranda auxto, cxar ni vivas en la granda urbo, kie la parkejoj ne estas vere grandaj. Gxia tipo estas Toyota Yaris kaj havas hibridan motoron. Mi jam plurfoje veturis en tiu tipo, kaj mi ecx lernis sxofori en Yaris. Tiu nepre ankoraux ne havis hibridan motoron.
Mi jam rezervis numerplaton, kiu enhavas la unuan literon de la nomo de mia edzino kaj de mi, kaj la jarojn en kiuj ni naskigxis.