# Kisenosato revenis

La  sola  japandevena  jokozuno  Kisenosato  revenis  al  la  konkurso
hodiaux! Hodiaux ja komencis la septembra sumoturniro en la Kokugikan,
la nacia sporta halo en Tokio.

Li estis  vundita en  marto 2017,  tamen malgraux  tio li  povis venki
Terunofugxi kaj gajnis la pokalon  en tiu turniro. Malfelicxe poste la
lezo  en lia  maldekstra mama  muskolo  devigis lin  ne partopreni  en
multaj turniroj.

Sed hodiaux  li revenis kaj  venkis! Lia kontrauxulo estis  Ikioi, kiu
ankaux estas forta sumoisto. Mi  esperas ke Kisenosato nun povos lukti
en  cxiuj 15  tagoj  kaj povos  lukti bone!  Mi  fervore sekvus  liajn
matcxojn en tiu cxi turniro.