Hodiaux mi plantis la lastajn rafanetojn por tiu cxi jaro. Do eble je
la komenco de Oktobro ni povos mangxi fresxajn rafanetojn denove.
Unue mi sarkis la florkeston cxar iaj herbacxoj kreskis dum ni havis
feriojn. Poste mi renversis la teron en la florkesto por ke la subaj
tavoloj estu supre. Mi ecx trovis unu orfan rauxpon, kiun mi eljxetis.
Sekve mi plantis la grajnojn en tri vicojn.
Nuntempe mi atendas mian edzinon por ke sxi finu lavi sian hararon kaj
ni povu vespermangxi.