Ame - signifanta pluvon en la Japana.
Hieraux forte pluvadis cxi tie kaj ankaux multe da fulmoj estis
videblaj kiujn lauxtaj tondroj sekvis.
Tamen nuntempe denove estas varma kaj seka. Miaj gepatroj havas
klimatizilon en ilia domo. Oni gxin instalis nur en unu cxambro, sed
gxi suficxas por malvarmigi la aeron ankaux en la najbaraj cxambroj.
# Blame!
Hieraux vespere - aux pli precize nokte - mi spektis la filmon
"Blame!". Estas japana animacia filmo bazita sur la mangao de NIHEEI
Cutomu, kiu havas la saman titolon.
Mi acxetis cxiujn ekzemplerojn de la mangao, sed mi ankoraux ne
tralegis ilin.
Mi pensas, ke la filmo bone montras la karakteron de Killy, kiu
sercxas la Retan Terminalan Genon en la vastega "urbo". Li ne vere
estas parolema, havas ion misteran pri li kaj posedas potencan
pafilon.
Entute mi tre gxuis la filmon. Mi spektis gxin kun japana sono kaj
germanajn subtekstojn.
# Odoro el la pasinteco
Hodiaux matene mi iris al legomvendejo kun mia patrino. Tiu odoro!
Estas odoro el mia infaneco. Kiam la odoro de la multaj legomoj kaj
fruktoj miksigxas. Mi kaj mia edzino ne kutime acxetas legomojn en
aparta legomvendejo, sed en la superbazaro. Tie la areo de la
konstruajxo estas pli granda kaj oni ja ne nur legomojn kaj fruktojn
vendas, do tiu karaktera odoro ne povas kreigxi.