# Finfine ferioj

Finfine  la tempo  alvenis por  havi 2  semajnojn da  ferio. Tamen  la
somero almenaux  finigxis, kial havi  feriojn tiel "malfrue"  vi povus
demandi.  La respondo  estas  tre simpla:  miaj  kolegoj ankaux  havis
feriojn (unu el  ili 4 semajnojn) kaj do mi  estis la sola programisto
en la projekto. Sed  ili nun estas en la oficejo  kaj finfine mi havas
feriojn.

Malfelicxe  mi ne  kusxas cxe  la  marbordo cxar  mia bopatrino  estas
iom  malsana. Sxi  estis  operaciita kaj  nun  sxi devas  plifortigxi.
Memkompreneble mia edzino  nuntempe estas kun sxi kaj  kun sxiaj aliaj
familianoj proksimume 110 km for de  mi. Cxar mi ankaux estas cxe miaj
gepatroj.

Se mi  bone memoras mi  jam menciis,  ke miaj gepatroj  kaj bogepatroj
logxas  en alia  lando. Ni  hieraux flugis  kaj nin  surprizis, ke  la
aviadilo gxustatempe alterigxis  kaj ne malfruis. La  masxino venis el
Londono kaj gxi  tre ofte malfruas. Fakte estis la  unua tempo kiam ni
ne devis atendi unu horon aldonan.

# Legomoj

Ni jam  mangxis la  plejmulton da  legomoj el  niaj florkestoj  cxe la
balkono. Do mi  povas raporti, ke la rafanetojn ni  mem mangxis kaj ne
la rauxpoj :)

Nur unu eta tomatujo restis, sed mi  pensas ke gxi ne travivos gxis ni
alvenos hejmen.

# Planoj

Cxu mi havas planoj por miaj liberaj tagoj? Jes ja! Mi volas lerni pli
pri programlingvo Python (mi uzas  Pythonista, kaj treege sxatas gxin)
kaj mi  volas kunigi miajn  KSH skriptojn per kiuj mi  manipulas  mian
"posxratan truon".  Nuntempe mi  havas unu  skripton por  aldoni novan
enigon, unu alian por gxisdatigi  la gophermapon, ktp. Mi volas aldoni
ian menuon kaj tiel elekti la oportunan agon.

Mi  ankaux volas  skribi pli  ofte cxi  tie. Eble  aldoni anglalingvan
sekcion. Mi vidis esperantan flogajxon de unu uzanto sed malfelicxe mi
forgesis la nomon.

Estis la dua tago de miaj ferioj...