Cxi tiu flogajxo estu nun ne pri legomoj sed pri fruktoj. Mia edzino
acxetis fruktoj en lasta vendredo cxar sxi venis hejmen tra la
bazarejo en la mezo de la urbo.
Sxi acxetis cxirkaux 250 gramojn da framboj, cxirkaux 1 kg da cxerizoj
kaj 1 - unu - paprikon. Sxi pagis pli ol 16 euxroj. La prezoj por
fruktoj estas altaj...
Mi jam tre bone memoras kiam mi rikoltis la frambojn en la gxardeno de
mia avino. Mi plukis tiom multe da framboj ke pluraj siteloj estis
plena. Mi sxategis dispremi la frambojn per forko, aldoni iom da
sukero kaj meti ilin en la fridujo. Ili estis treege bongusta en la
varma somero.
Malfelicxe nuntempe mi logxas 1000 km for de mia avino, do mi devas
acxeti la fruktojn en bazaro.
Nu, ni almenaux havas niajn rafanetojn kaj printempajn cepojn sur nia
balkono. Ho, kaj ankaux la tomatojn, mi ne forgesu ilin :)
Ecx hodiaux mi mangxis ilin matene...
La frambojn hieraux mi memkompreneble mangxis sen sukero kaj
sen "detrui" ilin per forko. Ili ja estas tre multekostaj!
Ni mangxis hieraux cxiun frambon, sed ni ankoraux havas iom da
cxerizojn. Ni gxis nun ne havis tagmangxon (estas 14:16 kiam mi
skribas cxi tion), tamen mi jam scias kio estos la deserto :)
Bonan apetiton!