# Edzino kaj to-cxemizoj

Hieraux mia edzino revenis al mi kaj mi atendis sxin en la flughaveno.
Mi sekvis la flugon per apo sur  mia posxtelefono, do mi povis vidi ke
gxi iom malfrue  alvenas. Verdire temis nur pri  kelkaj minutoj, tamen
cxar estis sabato  kaj la busoj ne  veturis tre ofte, do  ne estus tre
bone se ni devus atendi 40 minutojn por la venonta buso.

En vendredo mi  finfine ricevis miajn sumoajn  to-cxemizojn. Dankon al
la tre detala grando-tabelo ili havas la perfektan mezuron.

Malfelicxe estas  dimancxo, do mi  devas min pripari por  la labortago
morgaux. Gxis!