# Sole

Mi estas sole  nuntempe en nia apartamento, cxar mia  edzino flugis al
sia  familio.  Sxi  vizitis  sian  patrinon,  kiu  nuntempe  estas  en
malsanulejo.  Felicxe la  31-a  de Majo  estas  katolika festotago  en
Germanujo, tamen  sxi jam en  merkredo forflugis. Sxi  havas merkredon
kaj ankaux  vendredon kiel liberajn  tagojn. En vendredo mi  ankaux ne
laboros.

Morgaux  (vendredo,  la   1-a  de  Junio)  mi   ricevos  miajn  novajn
to-cxemizojn  kiujn  mi mendis  interrete.  En  mia antauxa  enigo  mi
skribis, ke mi spektas sumoon, do mi mendis la cxemizojn en la Tachiai
Shop. Estas  la retbutiko de la  Tachiai blogo[0]. Mi jam  tre atendas
ilin, kaj esperas ke ili estas suficxe grandaj por mi.

# Esperanto

Kiel vi  eble scias mi  kutime legas  Bongusta. Hodiaux mi  trovis unu
flogajxon, de txminth[1],  en kiu li skribas pri  Esperanto. Li lernis
la lingvon unu jaron, do mi ne  scias kial li ne skribas en Esperanto?
;) Mi  pensas, ke li  estas ecx pli  lerta ol mi.  Mi ja devas  uzi la
vortaron tre ofte...

[0] https://shop.tachiai.org
[1] gopher://sdf.org/0/users/txminth/phlog/May/1