# Stretch

Mi pensis, ke mi povos skribi cxi tie cxiu-tage dum miaj ferioj.
Memkompreneble mi ne sukcesis...

Hodiaux mi finfine gxisdatigis la operaciumon de mia Raspberry Pi. Na
nova Raspbian estas bazita sur la nova versio de Debian, kies kodnomo
estas "Stretch".
Unue mi konservis sekurkopion de la antauxa sistemo kaj ankaux kopiis
cxion, kion mi havis en mia hejma dosierujo. Mi ja skribis multajn
programojn kaj kolektis sciojn pri la mastrumado.