Hieraux mi flugis kun mia edzino por ke viziti niajn gepatrojn dum la
paska semajnfino. Ni flugis de la flughaveno en Nurnbergo. Malfelicxe
la aviadilo venis de Londono. En la londonaj flughavenoj cxiam estas
tre intensa trafiko, do nia aviadilo memkompreneble malfruis. Nur je
duonhoro, tio ja estas ankoraux eltenebla :)
Mi jxus informis miajn gepatrojn, ke ni alvenos pli malfrue, cxar ili
nin atendis cxe la flughaveno.
Estas tre oportuna, ke ni logxas proksime de la flughaveno en
Nurnbergo. Ni povas atingi gxin en proksimume duonhoro per tramo kaj
buso.
La flugo bedauxrinde ne estis tre trankvila, cxar en la sidiloj
malantaux ni sidis lauxtaj viroj. Ili jam enirante la aviadilon
demandis la stevardon, cxu oni vendas bieron. Ili estis tre lauxta dum
la tuta veturo. Mia povra edzino provis legi libron, sed sxi ne vere
sukcesis kaj tiuj pasagxeroj tre gxenis sxin. Bonsxance mi kunportis
mian kapauxskultilon kaj povis auxdi iom da muziko, sed la uloj
malantaux ni sukcesis esti ecx pli lauxte ol mia muziko. Felicxe la
flugo dauxris nur unu horon.