Mi nur devos labori 3 tagojn en la venonta semajno, cxar Pasko venas
kaj mia edzino kaj mi havos feriojn. Ni ne laboros de la 29-a de Marto
gxis la 9-a de Aprilo.
Mi jam tre atendas tiujn liberajn tagojn, cxar mi ne vere povis atenti
pri mia laboro en la lastaj semajnojn, kaj mi ne povis zorgi pri gxi
normale. Pro tio me sentas min kulpa, ke mi ne povis fari bonkvalitan
laboron. Por klarigi tion mi devas mencii, ke min turmentas
nekuracebla malsano. Tamen mi ne vere scias, ke la novaj medikamentoj
kauxzas mian lacecon aux simple printempo venas :)
Sed iru ni reen al la ferioj... Mi ja aligxis al SDF-EU por ke mi povu
uzi gxin dum miaj liberaj tagoj. Mi ja vizitos miajn gepatrojn kaj
memkompreneble mi ne povas porti mian komputilon kun mi, cxar gxi ne
estas portebla. Mi havas tre maljunan porteblan komputilon, kiu estas
peza kaj malrapida. Mi povus uzi gxin por lerni Python, kion mi volas
fari en la ferioj, sed mi decidis, ke por tio suficxas ankaux mia
tabulkomputilo kaj SDF tra ssh.
Min ankaux tre interesas ksh, kiu estas la defauxlta saluta sxelo cxi
tie. Mi jam skribis etajn ksh skriptojn por generi la gophermap
dosiero de mia taglibro.
En la lastaj tagoj mi legis artikolon cxe Libera Folio pri la nova
retpagxaro de UEA, kaj tie estis menciita, ke Ana Ribeiro ankaux
laboras pri la pagxaro. Mi legis sxian blogon "Mia vivo kiel Ana" kiam
mi ankoraux estis cxe la universitato. Mi ecx komentis cxe sxia pagxo
unufoje. Verdire mi ne scias kiel tio estis interesa por mi legi pri
sxi denove -- mi ja ne konas sxin. Estas nur strange, ke mi tuj rekonis
sxian nomon en tiu artikolo, kvankam mi legis sxiajn pensojn antaux
pli ol dek jaroj. Estas nur tute miriga kiajn pecojn de informoj la homa
menso konservas.