# Pri mi

Saluton al cxiuj!

Mia nomo  estas Glaciurso. Mi  estas viro  kaj logxas en  Nürnberg en
Germanujo.

Mi volis lerni iom pri la  mondo de la uniksdevenaj operaciumoj, do mi
pensis ke mi aligxos al uzantoj  de SDF. Cxar mi  logxas en la Euxropa
Unio mi elektis uzi la SDF-EU servilon.

Poste  mi  komencis legi  la  pensojn  de  la  uzantoj tra  la  gopher
protokolo kaj ecx instalis apon por legi ilin en mia posxtelefono. Ecx
pli poste mi decidis, ke mi ankaux  volis skribi ion pri mi, mia vivo,
miaj  pensoj en  tre  simplaj  tekstaj dosieroj,  do  mi agordis  mian
posxratan truon cxe la servilo -  tamen vi ja scias tion legante tiujn
cxi liniojn...

Profesie mi tajloras programon per kiu oni povas mastrumi la produktan
vivciklon. Memkompreneble  cxiu kliento  havas malsimilajn  ideojn kaj
dezirojn.

Mi tre sxatas legi librojn, escepte  de Stephen King kaj ankaux sxatas
skribi programojn kiel hobio.