# Cxe la lago

Pluvis en sabato, do ni ne iris ien. Sed en dimancxo la vetero estis
denove tre varma, do ni decidis veturi al proksima lago. Temas pri
artefarita lago, kiu estas atingebla en duonhoro vojagxante per auxto.

Mi pensas, ke ni reiros tien, cxar la akvo estis relative klara kaj
bonege fresxa kaj malvarmeta. Mi vere gxuis nagxi en tiu lago.
Malfelicxe mia edzino ne sxatas lagojn, ne gravas ke ili estas
artefaritaj aux naturaj, sxi simple neniam eniras la akvon.

Ankaux hieraux sxi nur sidis cxe la bordo de l' lago kaj spektis min.
Sxi forgesis kunporti libron, do mankis al sxi maniero pasigi la
tempon. Tamen tio ne vere estis problemo, cxar ni nur restis tie por 2
horoj. Estis nia unua fojo en nova loko, do ni nur pagis por 2 horojn
en la parkejo.