# [2012.02.16] Planado de vojaĝo al Ufa

Mi ankoraŭ ne havas pasporton. Kaj mi neniam havis ĝin. En urbo, kie
mi loĝis dum mia infanaĝo, ne ekzistas organizo, kiu rajtas eldoni
pasportojn. Loĝantoj tial kutime veturas al najbara urbo. Nun mi
loĝas en Moskvo, sed malfacilas por nemoskvanoj akiri pasporton, se
ili loĝas en Moskvo. Mi devis elekti, ĉu pagi pli monon, plenigi pli
frenezajn formularojn, iri al tri malsamaj organizoj por peti
diversajn senutilajn atestojn kaj poste atendi dum kvar monatoj, aŭ
simple plenigi retan enketilon, atendi dum unu monato kaj poste
vojaĝi al Ufa.

Hieraŭ mi telefonis al Ufa kaj konvinkiĝis, ke pasporto pretas kaj
nun mi jam aĉetis biletojn. Dum sufiĉe longa tempo mi pripensis, ĉu
mi vojaĝu per trajno aŭ per aviadilo. Kaj finfine mi elektis
aviadilon. Fakte, mi estis pasaĝero de aviadilo nur unufoje aŭ
dufoje, kiam mi estis tri monatojn aĝa! Sed kompreneble mi tute ne
memoras, kiel tio estis:) Ankaŭ trajno veturas de Moskvo ĝis Ufa dum
dudek ses horoj, kaj aviadilo flugas nur dum du horoj. Sed aviadilo
estas trioble pli multekosta ol trajno. Unufoje mi eĉ veturis al Ufa
per trajno en vagono nehavinta spacojn por dormi. Mi sidis tie dum
tuta tagnokto, de tempo al tempo enirante kaj promenante apud
stacioj. Mi tiam estis studento, kaj tia stranga vagono ebligis al mi
malmultekostan vojaĝon. La prezo de bileto por tia vagono estas nur
duono de prezo de kutima bileto por vagono, kie oni povas dormi
nokte.

Do, mi esperas, ke mia vojo al Ufa interesos kaj la tuta vojaĝo
sukcesos, ĉar mi tute ne volas iri al Ufa senrezulte kaj resti
senpasporte:)

# [2012.02.16] Sendependa moskva universitato

Hodiaŭ mi estis ĉe SMU (Sendependa moskva universitato, НМУ aŭ
Независимый московский университет en la rusa). SMU estas ege
nekutima klerigejo. Tie ne estas studentoj, sed nur aŭskultantoj, tie
neniu studas diversajn sciencojn, sed nur matematikon, ĝin neniu
povas eniri, sed ĉiu estas bonvenigita kaj rajtas ĉeesti iun ajn
prelegon, diplomoj de ĝi ne estas validaj en Rusujo, sed ili estas
internacie konataj inter matematikistoj kaj matematikaj instancoj el
multaj landoj.

Mi ekkonis pri SMU antaŭlonge, kiam mi estis studento de tria jaro en
mia universitato. Fakte mi tre ŝatas matematikon, kaj tiam mi penis
elspezi ĉian mian tempon por studi ĝin. Lernado ĉe SMU (aŭ simple
Sendependa, kiel ĝi estas nomata de aŭskultantaj kaj instruistoj de
ĝi), estas ege malfacila, aparte se oni ankaŭ estas studento de alia
universitato, kiel kutime ja estas. Instruistoj de Sendependa
rekomendas, ke asŭkultantoj trovu trapasi ekzamenojn post ĉiaj
kursoj, kiujn ili faras, kvankam tio ne estas tute deviga por ĉiuj.
Se iu ne bezonas aŭ simple ne volas akiri diplomon de Sendependa, iu
kompreneble rajtas fari kursojn sen iaj ajn ekzamenoj.

Por akiri diplomon, oni devas trapasi entute dudek kvar ekzamenojn.
Mankas deviga stud-programo en Sendependa, ĉiu ĉiam rajtas elekti,
kion studi, tial nur kvanto de ekzamenoj trapasitaj gravas. Mi nun
decidas aŭskulti du kursojn de prelegoj, unu pri teorio de kategorioj
kaj alia pri teorio de pruvoj. Mi kutime finas labori ĉirkaŭ je la
sepa horo vespere, kaj la prelegoj komenciĝas je sepa kaj dudek
minutoj, tial mi venas ĝustatempe.

Verŝajne mi verku artikolon pri Sendependa por Vikipedio. Kial ne:)