# [2012.02.14] Pri lernu!

Do, kiam mi finfine decidis lerni E-on, mi hazarde trovis lernu! Kaj
post unu tago de uzado ĝi ege impresis min. Kompreneble mi vidis
multlingvajn retpaĝarojn antaŭe, sed ili ne estis tiel multlingvaj
(krom verŝajne Vikipedio). Pli ol tridek lingvoj! Kaj tradukitaj
estas ne nur malgrandaj tekstoj similaj al sinprezento, sed ĉiuj
tekstoj kaj ankaŭ sondosieroj! Ho, mi estis tre impresita:)

Kio plej impresis min, estis tio, ke la paĝaro estas senpaga kaj tute
nekomerca! Nenia reklamo, neniaj specialaj pagaj funkcioj! Volontuloj
projektis ĝin, volontuloj programas, aspektigas, tradukas, kreas
novajn kursojn, aldonas novaĵojn, prizorgas forumojn, korektas
mortintajn ligilojn kaj aliajn erarojn, plibonigas kaj plenigas
vortarojn kaj eĉ plu:) Do, mi vidis "anarkion laborantan", kiel mi
kutime ŝatas diri, tial mi estis tute ravita:)

Sed nenio povas esti tro bona:) Kiu pagas, unue? Bedaŭrinde, iu pagas
kaj verŝajne tute ne malmulte. Ekzemple, lernu! estas unu el plej
multekostaj projektoj de Esperantic Studies Foundation. Ĉirkaŭ 335
000 USD estis investitaj dum periodo de 2002 ĝis 2008, pli ol po 4500
USD ĉiumonate dum ses jaroj. Ĉi tia sumo da mono, ekzemple, estus
bonega salajro por dek rusaj studentoj pro part-tempa laboro. lernu!
ankaŭ akceptas donacojn ekde 2009, sed la sumoj estas multe pli
modestaj, meznombre malpli ol po 200 USD ĉiumonate. Sufiĉe multekosta
komence, kaj nun sendependa retejo subtenita de volontuloj, ĉu bone
aŭ ne? Mi ne scias, sed mi lernis E-on tie de nula nivelo.

Kaj due, kion ni havis rezulte? Dum preskaŭ dek jaroj lernu!
bonvenigis pli ol dek miliono homoj. Ĉiujare pli ol unu miliono homoj
aŭ ekkonas pri E-o, aŭ almenaŭ ekkonas iun interesan pri ĝi. Nur unu
elcento el tiaj homoj iĝas interesita de E-o kaj registriĝas ĉe
lernu.net. Nur unu elcento el homoj, kiuj ekinteresiĝis pri E-o pro
lernu!, komencas lerni E-on tie (uzante la kurson "Ana Pana" kun
lingvohelpanto). El tiuj komencantoj nur dek elcentoj akiras bazan
lingvonivelon (nome, ili finis la duan kurson kun lingvohelpanto,
"Ana Renkontas"). Dek miliono vizitantoj kaj nur unu mil sukcesaj
lernantoj dum dek jaroj, ĉu bone aŭ ne? Mi ne scias, sed lernu! ankaŭ
estas uzata kiel socia reto de ĉirkaŭ kvin mil homoj, kiuj babilas
per tujmesaĝilo, korespondas kaj uzas forumojn.

Entute, mi ne povas fari precizan takson de lernu! Sed mi certe
rekomendas al vi, venu kaj vidu: http://lernu.net/