# [2012.02.13] Kiel ĉio komenciĝis

"Komence estis la Vorto", kompreneble:) Se serioze, mi ne memoras
nun, kiam ĝuste mi ekkonis pri Esperanto. Nu, mi pensas, ke ĉirkaŭ
antaŭ unu jaro mi ekhavis ideon lerni ĝin, sed tia ideo ial
malsukcesis. Mi eklernis nur la deknaŭan de decembro 2011 ĉe mirinda
retpaĝaro lernu!.

Kaj subite mi esperantiĝis:) Ne, mi ne iĝis zeloto aŭ sektano:) Sed
mi ege ŝatas E-on, ĉar ĝi ja estas internacia lingvo. Ĉu vi sentas?
E-o ne estas "la lingvo internacia", sed ĝi vere estas unu el multaj
lingvoj, kiujn homoj uzas por interkomuniki. Al mi, ekzemple, la rusa
kaj la angla ankaŭ plaĉas, kvankam neniu dubas, ke tiaj lingvoj ne
estas facilaj same kiel E-o. Kiam mi estis eta knabo, mi havis unu
vortaron, kiu estis mia plej plaĉa vortaro dum multaj jaroj (jes, mi
estis stranga knabo:)). Tio estis la vortaro de fremdaj vortoj.

Unu el tiaj fremdaj vortoj estis "эсперанто" (E-o en la rusa). La
artikolo pri tia vorto enhavis mencion, ke tia vorto havas esperantan
devenon. Tia fakto mirigis min, ke mi jam kutimiĝis, ke en la rusa
multe da vortoj havas germanajn, anglajn, latinajn, francajn kaj
grekajn radikojn, sed neniam esperantajn. Eĉ pli mirinda fakto estis
tio, ke en mia vortaro "эсперанто" estis verŝajne la sola vorto
markita kun "< эсп." ("de E-o") mallongigo (simila al "< англ.", "<
лат." ("de la angla", "de la latina")). Kaj la aparta mallongigo "<
эсп." ekzistis, nur pro unu vorto el miloj en la tuta vortaro! Mi ne
memoras ĝuste, kion mi tiam pensis pri tia afero, sed mi decidis, ke
certe E-o estu tre nekutima lingvo:) Nun mi supozas, ke almenaŭ unu
el redaktoroj de la vortaro estis E-isto:) Do vere, komence estis la
vorto, kaj la vorto estis "Esperanto":)