(C) Global Voices
This story was originally published by Global Voices and is unaltered.
. . . . . . . . . .
En Portugalio, homamasoj festas demokration surstrate je la 50-a datreveno de la Revolucio de la Diantoj [1]
['Fernanda Canofre']
Date: 2024-05-14
“O povo é quem mais ordena” (“Regas popolvol’ komuna” [eo]) estas la vortoj en verso de la kanto Grândola, Vila Morena. Verkita de Zeca Afonso, la kanto funkciis kiel signalo por lanĉi la okazaĵojn de la 25-a de aprilo 1974, kiuj metis finon al 48 jaroj da diktaturo en Portugalio — la plej longa en Okcidenteŭropo dum la 20-a jarcento.
Nun, 50 jarojn poste, ĉe la datreveno de la Revolucio de la Diantoj, miloj da homoj kantis ĝin denove sur placoj kaj stratoj de urboj kiel Lisbono, Porto kaj Koimbro [eo], festante jardekojn da libereco. Ankaŭ maldekstremaj parlamentanoj kantis ĝin en la parlamento ĉe la fino de solena sesio.
50 anos do 25 de abril de 1974.
“Somos muitos, muitos mil para continuar Abril” e hoje esses muitos mil replicaram-se pelo Terreiro do Paço, pelo Largo do Carmo e pela Avenida da Liberdade. pic.twitter.com/zPNIV6VEww
— Diogo Ventura (@diogo__ventura) April 25, 2024
[END]
---
[1] Url:
https://eo.globalvoices.org/2024/05/14545/
Published and (C) by Global Voices
Content appears here under this condition or license:
https://globalvoices.org/about/global-voices-attribution-policy/.
via Magical.Fish Gopher News Feeds:
gopher://magical.fish/1/feeds/news/globalvoices/