(C) Global Voices
This story was originally published by Global Voices and is unaltered.
. . . . . . . . . .
En Turkio, murdo de senhejma kato estigas tempeston [1]
['Arzu Geybullayeva']
Date: 2024-03-14
Turkaj aktivuloj pri bestaj rajtoj estas malkontentaj pri la kondamno donita al Ibrahim Keloğlan, viro kiu murdis per piedbato senhejman katon nomitan Eros en decembro 2023. La 13-an de marto, la kortumo kondamnis Keloğlan al tri jaroj en malliberejo, sed menciante lian bonan konduton, ĝi reduktis la punon al du jaroj kaj duono kaj suspendis ĝin, sen malliberigo kaj kun vojaĝmalpermeso. Sociaj medioj bruis per la kradvorto #erosiçinadalet (justeco por Eros).
Keloğlan estis unue kondamnita la 8-an de februaro kaj ricevis punon de unu jaro kaj tri monatoj en malliberejo fare de la Kriminala Kortumo Küçükçekmece. Ĉi tiu estas reduktita puno, kiun la kortumo pravigis menciante la penton de la krimulo kaj la mankon de antaŭaj krimoj. Ĉi tiu kondamno estis poste ŝanĝita de supera kortumo post publika protesto kaj li estis denove juĝita.
En la tago de la plej freŝdata prezentiĝo en tribunalo, multaj aktivuloj pri bestaj rajtoj kaj amantoj de bestoj (kelkaj el kiuj kunportis siajn hejmbestojn pro solidareco) iris al la kortuma konstruaĵo.
Oficialuloj estis devigitaj movi la proceson al pli granda tribunalĉambro pro la granda ĉeestantaro, laŭ raporto de Bianet.
Multnombraj politikaj partioj, advokataj asocioj kaj organizoj pri bestaj rajtoj petis ĉeesti la proceson, sed iliaj petoj estis malaprobitaj pro tio ke neniu el ili estis lezita en la krimo.
Laŭ la advokato Ilke Acar, kiu sekvis la proceson de proksime, Keloğlan, en sia deklaro en tribunalo la 13-an de marto, diris ke li faris la krimon “en momento de kolero” kaj ekde sia unua prezentiĝo en tribunalo, li disdonis katmanĝaĵon kaj faris donacojn al bestoaziloj, aldonante ke “tio estis kvazaŭ terapio” por li.
La prokuroroj diris ke, se la defendanto mortigus infanon kaj poste dirus ke li/ŝi donacis por la edukado de alia infano, “ĉu tio estus konsiderata? Se la defendanto pentis, kial li ne prezentis sin ĉe la aŭtoritatoj? Liaj diroj ne estas sinceraj aŭ veraj, ni petas ke li estu juĝita en aresto”, laŭ raporto de BBC Turkio.
Kiel rezulto, la prokuroro petis la plej altan kondamnon pro tio ke Keloğlan ĉasis la katon kaj poste murdis ĝin en brutala maniero.
Aliĝis al la subtena agado postulanta justecon la futbalisto de Galatasaray Mauro Icardi, kiu afiŝis sin en sociaj medioj kun du katoj, unu kun la mesaĝo “Hodiaŭ por Eros, Morgaŭ por ni, #justecoporeros” ĉe la kolo de kato.
Sarper Duman, muzikisto kaj bestosavisto kiu havas pli ol 1 milionon da sekvantoj en Instagramo, kundividis afiŝon responde al la decido de la kortumo:
The murderer who kicked and killed a cat that lived in a residential complex and did not harm anyone was released. There is no justice system in this country that protects stray animals!
[END]
---
[1] Url:
https://eo.globalvoices.org/2024/03/14288/
Published and (C) by Global Voices
Content appears here under this condition or license:
https://globalvoices.org/about/global-voices-attribution-policy/.
via Magical.Fish Gopher News Feeds:
gopher://magical.fish/1/feeds/news/globalvoices/