(C) Global Voices
This story was originally published by Global Voices and is unaltered.
. . . . . . . . . .



‘Via’dle: Wordle nun alireblas en multaj lingvoj de la mondo [1]

['Tanya Lokot']

Date: 2022-08-13

Wordle, la minimumisma interreta ludo furoranta en la mondo, unuafoje eniris nian leksikonon en oktobro 2021. Tio okazis kiam Josh Wardle, programa inĝeniero el Brooklyn, Novjorko, decidis fari la ludon alirebla por la publiko.

Wordle origine estis dezajnita kiel vortodivena puzlo donacota al lia partnero, sed post kiam ĝi evidentiĝis populara inter familio kaj amikoj, li metis ĝin en simplan publikan retejon. La 1-an de novembro 2021 nur 90 homoj estis ludintaj la ludon. En la du sekvintaj monatoj la ludo altiris centmilojn da zelotoj kaj iĝis populara hejma amuzaĵo. Ĝia raporto de rezultoj bazita sur emotikonoj — stakoj da koloraj kvadratoj reprezentantaj kiom multaj provoj necesis por rekoni la kvinliteran vorton — inundis la bendojn de niaj sociaj retoj.

Wordle okupis nian imagon ĝis tia ekstremo, ke ĝi estis nomita “gisto de Omicron”. Sed kial ni ŝatas ĝin tiom multe?

La sukceso de la ludo estis atribuita al ĝia simpleco: ĝi petas vin diveni kvinliteran vorton kaj donas al vi ses provojn, montrante al vi ĉu iu el la elektitaj de vi literoj estas en la sekreta vorto kaj ĉu ili estas lokitaj en ĝusta pozicio.

Iuj ankaŭ aprezas la ludon ĉar ĝi estas afero kiu povas okazi unufoje tage, kio signifas ke ĝi postulas nur kelkajn minutojn de via tempo kaj ne sendas al vi tedajn memorigojn, nek montras al vi reklamon nek invitas vin konkuri kun aliaj ludantoj (kvankam ĝi montras al vi viajn personajn rezultojn).

“Mi pensas ke homoj ŝatas ke estas tiu ĉi aĵo en Interreto kiu simple estas amuza”, diris Wardle en intervjuo al The New York Times. “Ĝi ne provas fari ion nerimarkitan kun viaj datumoj aŭ pupiloj. Ĝi simple estas amuza ludo”.

La 1-an de februaro la zelotoj de la ludo vekiĝis kun la novaĵo ke The New York Times aĉetas Wordle kontraŭ “nenomita sepcifera sumo”. Wardle publikigis emocian afiŝon ĉe Tvitero, dirante ke li estis “ĝojega” pro la kontrakto kaj aldonante ke la ludo “iĝis io pli granda ol li iam imagis”.

It has been incredible to watch the game bring so much joy to so many and I feel so grateful for the personal stories some of you have shared with me — from Wordle uniting distant family members, to provoking friendly rivalries, to supporting medical recoveries.

On the flip side, I'd be lying if I said this hasn't been overwhelming. After all, I am just one person, and it is important to me that, as Wordle grows, it continues to provide a great experience to everyone.

[END]
---
[1] Url: https://eo.globalvoices.org/2022/08/13428/

Published and (C) by Global Voices
Content appears here under this condition or license: https://globalvoices.org/about/global-voices-attribution-policy/.

via Magical.Fish Gopher News Feeds:
gopher://magical.fish/1/feeds/news/globalvoices/