Author Name: GlobalVoices.
(C) GlobalVoices.org
This unaltered story was originally published on GlobalVoices.org.[1]
Republishing Guidelines:
url:
https://globalvoices.org/about/global-voices-attribution-policy/
--------------------
Komplika situacio je translima transplantado en Ukrainio [1]
['Transitions Online']
Date: 2021-11-12 00:00:00
Tiu ĉi artikolo de Hanna Belovĉenko el Zaborona aperis ĉe Transitions Online la 23-an de septembro 2021 kaj estis verkita kun subteno de la Interŝanĝo de Ruslingvaj Novaĵoj (Russian Language News Exchange). Ĝi estas republikigita kadre de partnereco pri kundivido de enhavo kaj estas koncizigita kaj redaktita por kongrui al la stilo de Tutmondaj Voĉoj.
Ekde ĝia sendependiĝo Ukrainio malsukcesis krei propran sistemon de organa transplantado. Dum jardekoj homoj kiuj bezonis tion devis vojaĝi eksterlanden por trovi vivosavajn organojn. Ekde la mezo de la 2010-aj Belorusio iĝis siaspeca centro de organa transplantado. Tamen rezulte de la nuna politika situacio en Belorusio duflankaj rilatoj kun Ukrainio serioze malboniĝis kaj diplomatiaj rilatoj estas streĉaj [uk]. Kion do homoj faras nun, kiam ili bezonas transplantadon?
En marto 2017 la vivoj de Olha Kredenec kaj Vasilij Vispijanskij drame ŝanĝiĝis. La 42-jara Vasilij ne havis malsanojn, estis atleto kaj havis konstantan laboron en la transporta industrio – sed subite sin trovis en dializo, regule trapasante procedon kiu purigas lian sangon post kiam li estis diagnozita pri glomerulonefrito, malsano kiu igas la renojn ŝrumpi kaj ĉesi funkcii.
“Tio probable estas sekvo de gorĝa malsano, kiun li spertis dume plu laborante en 2007″ diras Olha. “La malsano estas vere kovarda kaj evoluas malrapide kaj ni, kiuj malofte vizitas kuraciston, eĉ ne supozas ke io tia povus okazi”.
Post jaroj la sano de Vasilij malboniĝis. Olha rememoras kun larmoj ĉe la okuloj:
For a long time, the hospital couldn’t figure out what the problem was. And when they diagnosed him, they said that we needed to find a donor. Without explanation [about how]. And we had no idea how to do that. Are you supposed to go out with a banner in Lviv, or what?
[END]
(C) GlobalVoices
Licensed under Creative Commons Attribution 3.0 Unported (CC BY 3.0)
[1] Url:
https://eo.globalvoices.org/2021/11/12263/
via Magical.Fish Gopher News Feeds:
gopher://magical.fish/1/feeds/news/globalvoices/