Author Name: GlobalVoices.
(C) GlobalVoices.org
This unaltered story was originally published on GlobalVoices.org.[1]
Republishing Guidelines:
url:
https://globalvoices.org/about/global-voices-attribution-policy/
--------------------
Kiel haitia bakejo uzas panarbon por kreskigi rezistadon post la tertremo [1]
['Emma Lewis']
Date: 2021-09-11 00:00:00
Ĉi tiu rakonto estis originale publikigita en Petchary's Blog. Ni sube republikigas redaktitan version kun la afabla permeso de la verkinto.
Jérémie, ĉarma marborda vilaĝo sur la haitia sudokcidenta duoninsulo – tiu terpeco, kiu aspektas kiel longa piedfingro elmontriĝanta ĉe la okcidenta parto de la insulo Hispaniola, tre proksime al Jamajko – kaj ĝia loĝantaro de proksimume 97 000 homoj estas unu el la regionoj damaĝitaj de la tertremo [eo] je 7,2 gradoj, kiu skuis la landon la pasintan 14-an de aŭgusto.
Sur la duoninsulo, kaj la norde lokita Jérémie kaj ties suda najbaro, Les Cayes, estis forte frapitaj. Konstruaĵoj disfalis kaj homoj kaptiĝis sub la disfalaĵoj. La tertremo ankaŭ kaŭzis terglitojn en la dense arbokovrita Pic Macaya [en], proksima nacia parko nomita laŭ la dua plej alta monto en la lando. Ankoraŭ antaŭ unu semajno [en] savlaboroj okazis por trovi supervivantojn en tiu areo.
Tamen, preter la katastrofaj rakontoj montritaj de la gazetaraj fraplinioj kaj malgraŭ la ĵusaj subitaj ŝanĝoj rilate al la politiko [eo], la socio kaj ekonomio [en] de la lando, la vivo pluiras en Haitio, kiel ĉiam.
La tertremo de 2021, kiu estis pli potenca ol tiu de 2010 [en], jam mortigis pli ol 2 200 haitianojn kaj kaŭzis pliajn vunditojn, malaperintojn kaj senhejmulojn. Ĝi krome senalirigis multajn haitianojn al manĝaĵoj. Tamen la loka kukbakejo Jérémie Breadfruit Flour and Bakery ekhelpas. Ekde la katastrofo, ĝi provizas per bongustaj kaj nutraj manĝaĵoj, inkluzive de panoj kaj konparèts [en], la vilaĝloĝantojn, kiuj kalkuliĝas je preskaŭ 22 000 nur dum la semajno post la tertremo.
Kutime, la tradiciaj delikataĵoj de Jérémie, konparèts, estas densaj bongustaj kaj satigaj panoj kun konsisto simila al kuko. Tamen, la bakejo starigita antaŭ kvin jaroj de sia posedanto Pierre Moïse Louis bakas tre specialan tipon de konparèts, uzante farunon el la frukto de la panarbo. Malgraŭ tio, ke lia entrepreno ankaŭ suferis pro la tertremo, Louis donacis la saveblan stokon de la bakejo al lokaj familioj, kiuj bezonis helpon.
Bakado de konparèt estas jarcenta tradicio [en]. Ĉi tiun delikataĵon oni ofte faras uzante zingibran radikon, bergamotan esencon, vanilon, migdalojn, cinamon, stelanizon, kariofilon, raspitan kokoson, kansiropon, bakpulvoron, buteron, bestan grason, iometon da salo kaj, kompreneble, farunon. Kie do enmiksiĝas la panarboj?
La neprofitcela organizo Trees That Feed Foundation [Fondaĵo Arboj Kiuj Nutras], kiu baziĝas en Usono kaj kiun kunfondis [en] la jamajkanoj Mary kaj Mike McLaughlin, donacas panarbojn al Haitio jam de 10 jaroj. Laŭ la deziro ke “manĝaĵo estu uzata de haitianoj por haitianoj”, la projekto kuraĝigas la estigon de aliaj produktaĵoj el la panarba frukto. Vidinte la floradon de la donacitaj arboj, la lokanoj komencis produkti farunon el ĝiaj fruktoj kaj, almenaŭ en la kazo de Louis, baki konparèts per ĝi. Danke al partneriĝo kun la fondaĵo Trees That Feed, lia bakejo provizas milojn da bulkoj ĉiumonate al lernejoj, infanaj domoj kaj al aliaj organizoj, kiuj bezonas helpon, kaj ankaŭ al tiuj, kiuj bezonis ĝin eĉ antaŭ la tertremo. Jérémie Breadfruit Flour and Bakery organizas ankaŭ bakkursojn por instrui kiel uzi panarban farunon en siaj manĝaĵoj, kaj kuraĝigas lokan entreprenemon.
Louis komentas pri la posttertremaj laboroj:
We are focusing on konparèts because [they are] very nutritious and ready to eat, so people don’t need to cook. People in Jérémie are living on the streets now because their houses were destroyed and, because of the aftershocks of the earthquake, they are afraid to enter the [remaining] houses, which are not still solid. They don’t have any food and water, so they need ready-to-eat foods, because they don’t have kitchens [in which] to cook.
[END]
(C) GlobalVoices
Licensed under Creative Commons Attribution 3.0 Unported (CC BY 3.0)
[1] Url:
https://eo.globalvoices.org/2021/09/11892/
via Magical.Fish Gopher News Feeds:
gopher://magical.fish/1/feeds/news/globalvoices/