SPUNK PRESS estas sendependa ararhxisma eldona projekto.  Nia celo
estas kolekti anarhxismajn, alternativajn kaj `subterajn' materialojn
en elektronika formo en komputiloj, kaj havebligi ilin senpage.  La
arhxivo nuntempe trovigxas en la Internet (tutmonda reto de komputiloj,
kiun povas aliri kvin milionoj da homoj), sed ni volas ankaux eniri la
mondon de bultenejoj, personaj komputiloj kaj al tiuj sen aliro al
komputiloj.  Ni volas helpi redaktistojn kaj verkistojn sxangxi aux
verki siajn tekstojn en elektronika formo kaj uzi la dissendajn
kanalojn de la tutmondaj retoj: tekstajn arhxivojn en komputiloj,
elektronikajn dissendlistojn, ktp.  Ni sercxas kontribuajxojn de
gazetoj, flugfolioj, libroj, artikoloj, intervjuoj, recenzoj, afisxoj,
kaj aliaj ajxoj, kaj eldonata kaj maleldonata, en kiu ajn lingvo.  Vi
povas sendi kontribuojn aux retposxte aux diske.  Se vi uzas
tekst-redaktilan aux tekst-pretigan programon, ni povas eldoni vian
verkon tutmonde.  Vi pagos nenion.

Je SPUNK PRESS funkciigas redaktantaro kun membroj en Nederlando,
Italio, Svedio, Usono kaj Britio.  Ni uzas retposxton por kunordigi kaj
administri la arhxivon.  Por pli da informo kaj kopion de nia aktuala
katalogo, kontaktu al Spunk Press per retposxto cxe
[email protected] aux skribu nin cxe unu el tiuj adresoj:

 Spunk PRESS
 C/o Autonomous Centre of Edinburgh,
 17, West Montgomery Place,
 Edinburgh
 Scotland
 EH7 5HA

 Spunk PRESS
 c/o Practical Anarchy
 PO  Box 179
 College Park, MD 20741-1079
 USA