IOM PRI: LA INTERNACIA ESPERANTO-INSTITUTO (IEI)

IEI fondigxis 24-5-1930 en Hago; gxi estas kultura fondajxo, aprobita
de la nederlanda registaro kaj daurigas la laboron de Andreo Cseh,
diskonigante la Cseh-metodan instruadon. IEI organizas Cseh-seminariojn
por Cseh-metodaj instruantoj kaj disponigas al ili help-materialon
kiel: Cseh-kurs- libron, kompleton por lernantoj kaj malnovajn numerojn
de la revuo LA PRAKTIKO (kiu daure estas bona kaj malmultekosta
materialo por ekzerci la jxus lernitan lingvon).

Iam ekzistis 600 diplomitaj Cseh-instruistoj, kiuj laboris en 28
landoj. Nun la estraro de IEI restarigas similan reton, kunlabore kun
landaj asocioj kaj Esperanto-centroj, per organizado de 3-gradaj
Cseh-seminarioj: seminario "A" (enkonduka); seminario "B"
(pliprofundiga); seminario "C" (praktika kun ekzameno kaj diplomo).

Kandidatoj kiuj plenumos la postulojn de la tri seminarioj:
- ricevos rajtigilon de diplomita CSEH-instruisto;
- estos enskribitaj en la registron de IEI kaj rajtos gvidi Cseh-kursojn
 cxie en la mondo lau invito de E-grupoj kiuj bezonas helpon tiurilate;
- rajtas profiti de la "Help-fonduso ANDREO-CSEH", cxe IEI.

Por la jxus menciita help-fonduso IEI volonte akceptos financan
subtenon de personoj kiuj opinias ke la profesiigo de E-instruantoj
estas necesa kaj apogenda. Pagoj estas bonvenaj al la posxtgxirkonto
508601 nome de HELP-Fonduso Andreo Cseh, p/a IEI, Riouwstraat 172,
NL-2585 HW  Den Haag, Nederlando. La programojn de la seminarioj,
ekzamenan regularon, kaj aliajn pli detalajn informojn rilate
partoprenon en Cseh-seminarioj oni petu cxe IEI.

Ekde 1991, responde al la bezono havi pli da Cseh-seminari-gvidantoj,
IEI komencis trejnadon de ili. Kandidato, kiu deziras atingi la
kompetentecon gvidi Cseh-seminariojn, devas esti diplomita
Cseh-instruisto kaj posedi landan au internacian ateston de profesia
fremdlingva instruisto.

Hago, 25-11-1992.