KONTENTAJ  GASTOJ  KAJ  ORGANIZANTOJ
       (Konsiloj al organizantoj kaj partoprenantoj
                de esperantistaj arangxoj)

 Dum miaj partoprenoj en esperantistaj kaj neesperantistaj konferencoj,
seminarioj, feriadoj, renkontigxoj, ktp mi ne nur spertis bonajn, parte ecx
perfektajn organizadojn, sed ofte ankau gravajn mankojn, nesuficxajn,
erarigajn au tro malfruajn informojn, nekompletajn indikojn pri pago,
mangxajxoj, logxado, trafikeblecoj, ekskursoj, migradoj, ktp. Mi iom post
iom notis tiujn malagrablajn kaj malhelpajn faktoj kaj opinias, ke povas
esti tasko de turisma revuo, diskonigi ilin al pli vasta publiko, cxar
fakte ili cxiam denove ripetigxas en iu ajn formo.
  Mi konscias, ke mia kompilajxo ne estas kompleta kaj ke la konsiloj ne
sukcesos forigi cxiujn mankojn, kiuj tie kaj tie pro iu ajn kauzo kaj
subite, eble ecx hazarde estigxas. sed gxi eble iom helpos al organizantoj
de supre menciitaj arangxoj, eviti almenau kelkajn cxagrenojn cxe tiuj,
kiuj atendas perfektan funkciadon.
  Tuj mi volas aldoni, ke ne cxiam kulpas la organizanto, sed tre ofte
ankau la partoprenanto, gasto, ferianto, ktp. Pro tio mi pritraktos ankau
iliajn negativajn flankojn.

  Anonco de arangxo.

  Kiu intencas partopreni iun arangxon, jam de komenco deziras havi
precizajn informojn pri la loko, gxia situo, pri komenco kaj fino, logxado
kaj mangxoj, programo kaj kostoj. Ne cxiam la anoncado en diversaj Esperan-
to-gazetoj, revuoj kaj informiloj povas okazi en tre ampleksa formo. Tial
oni ofte legas, ke detalajn informojn oni povas peti de: .....  Tiukaze la
interesitaj personoj kompreneble unue petu tiujn "detalajn informojn",
aldonante internacian respondkuponon (se eblas), anstatau nur provizore
anonci sian partoprenon kaj poste grumbli kaj plendi, konstatante ke ne
cxio estas lauplacxe. Sed la "detala informo" vere devas enhavi cxion
sciindan !

  La aligxilo.

  La aligxilo estas grava helpilo por la organizanto por povi kiel eble
plej bone arangxi la gastigadon de la partoprenonto. Pro tio necesas,
komplete respondi la faritajn demandojn. estas konsilinde, aparte demandi
pri la familia kaj antaunomoj (persona, individua). Ekzistas ofte familiaj
nomoj, kiuj ankau povas esti antaunomoj, ekzemple en Germanio, kie la nomoj
Walter, Wilhelm, Paul, ktp estas au familiaj au antaunomoj. Por eviti
miskomprenojn, la aligxilo ne simple demandu pri "nomo", sed disigu la
demandon pri "familia nomo" kaj "antaunomoj". Kutime oni demandas, cxu
"sinjoro", "sinjorino", fraulino". Sed plej ofte la aligxanto forgesas
forstreki la nevalidajn vortojn. Tial estas konsilinde, fari demandon pri
"sekso", cxar la antaunomoj en la diversaj landoj ne ebligas divenon pri
tio. Kaj cxar la organizanto ofte devas kunlogxigi du personojn en unu
cxambro, necesas scii pri la sekso de la aligxanto.
  Ankau la demando pri la agxo ne estas farita pro scivolemo de la
organizanto, sed estas necesa pro logxigaj kauzoj. Versxajne junulo ne
volonte volus logxi en unu cxambro kun maljunulo. Ankau la demando pri la
"adreso" ne suficxas. Oni demandu pri "strato" kaj "numero", "urbo (loko)",
"lando", kaj cxar nuntempe multaj personoj hejme au en la oficejo estas
atingeblaj telefone, oni ankau demandu pri "telefonnumero", cxar ja
lastmomente povas okazi io ne antauvidita, pri kio rapida informo necesas.
Kvankam la organizantoj kutime petas pri "legebla skribo", tiu peto de
multaj aligxantoj estas neglektat. Poste ili grumblas, se letero ne (au ne
gxustatempe) atingis ilin au se la nomo en la listo de partoprenantoj ne
estas korekte notita.

  La mendo de logxejoj ofte estas problemricxa.

  Grandajn malfacilajxojn ofte kauzas la mendoj de tranoktejoj, hotel-
cxambroj, tendolokoj, ktp. Kelkfoje oni vidas sur la aligxilo datojn, kiujn
oni parte substreku au forstreku, ekz.:"Mi mendas por la ....5., 6., 7.,
8., 9., ...".
Aliaj indikas "...5./6., 6./7., 7./8/, 8./9. ...". Tamen estas pli simple
peti:
"Mi mendas cxambron por ... personoj por ... noktoj, tago de alveno:
......., tago de forvojagxo ........ = ... noktoj". Tiukaze miskomprenoj
ne povas okazi.
Estas konsilinde, demandi sur la aligxilo, cxu oni konsentas pri pli alta
kategorio de hotelcxambro, se la mendita kategorio estas elcxerpita. Same
oni petu pri konsento, cxu logxigo kun iu alia persono en du- au plurlita
cxambro eblas. Cetere la oferto kaj mendo de tranoktejo restas iom tikla
afero kun multaj eblaj malfacilajxoj. Ankau tiurilate la gasto ne troigu
la postulojn, ekz. ke la cxambro estu en la unua etagxo, ke gxi (dum
somero) ne situu sur la suna flanko, ke gxi nepre estu proksime de la lifto
k.s.

  Hoteloj, gastejoj, pensionoj, amaslogxejoj.

  Jam la vortoj "hotelo", "gastejo", "junulargastejo", "pensiono",
"privata logxejo", "studenthotelo", "studenta domo", "studenta hejmo",
"amaslogxejo" kaj eble ankorau aliaj ne donas klaran imagon pri la kvalito
de la koncerna tranoktejo. En hotelo oni atendas certan komforton, kaj en
la turismaj gvidlibroj ili kutime estas signitaj per steletoj (***). Ju pli
da steloj, des pli da komforto kaj des pli multekosta. Tamen de regiono al
regiono, de lando al lando estas grandaj diferencoj. Tio validas ankau por
la ceteraj tranoktejoj.
Ofte la nomo diras tute nenion. Pasintjare ni logxis en "Studenta Hejmo"
(dum la Internacia TANEF-Feriosemajno) vere en komfortaj kaj vastaj
cxambroj, dume la nomo "Studenthotelo" en alia lando ne meritis la nomon
"hotelo". Ankau lau la prezo oni ofte ne povas konkludi pri la kvalito de
tranoktejo. Tial estas konsilinde, ke la organizantoj de internaciaj
arangxoj iom pli detale priskribu ankau la kvalitojn de la ofertitaj
logxejoj. La simpla informo, ke temas pri "amaslogxejo" ekzemple ne
suficxas.

  CXambroj kaj litoj.

  Ni cxiuj scias, ke ekzistas grandaj diferencoj en la diversaj landoj
rilate al logxado. Tial nepre necesas precize oferti la logxeblecojn. Se
oni ekzemple skribas: "dulita cxambro", oni povas supozi, ke temas pri
cxambro kun du litoj.
Sed ekzistas ja ankau "duoblaj litoj", t.e. unu granda lito por du
personoj, kaj en iu aligxilo mi legis la trafan informon "por paro". Sed
tuj apude estis notita la prezo, el kiu oni ne povis diveni, cxu ankau tiu
estis por "paro" au nur por unu persono. Ke en Naturamikaj domoj la litoj
plej ofte estas "duetagxaj", estas ja suficxe konate, sed dum la lastaj
jardekoj tiuj domoj estas modernigitaj kaj en multaj "kabanoj" kaj
Naturamikaj domoj oni nun trovas plurlitajn cxambrojn, kiuj ne plu havas
duetagxajn litojn. Tion oni notu en la priskribo de la logxejoj, cxar tio
ofte estas decida, cxu oni elektas logxadon en Naturamika domo au en apuda
hotelo. Sed neniam mi supozus duetagxajn litojn en hotelo, ankau ne en
student-"hotelo".
  Kiel partopreninto de multaj dekoj da diversspecaj internaciaj arangxoj
mi scias, ke la gasto taksas la kvaliton de la renkontigxo, kongreso,
feriado, ktp ne nur lau la programo, sed unuavice lau la kvalito de la
logxejo, mangxajxoj kaj precizeco de la organizado. Multe da cxagreno ankau
estigxas, se la logxejo estas tro malproksima de la kunvenejo kaj se oni
perdas multe da tempo, irante au veturante tien kaj reen au se inter
diversaj programeroj ne estas ebleco lavi sin au sxangxi la vestajxojn. Dum
grandaj kongresoj, kiujn partoprenas kelkmiloj da homoj, tio certe ne estas
evitebla. Sed se temas pri renkontigxoj de nur 50, 100 au 200 personoj, oni
devus klopodi pri logxigo pli proksime al la kunvenejo.

  Mangxajxoj.

  La mangxokutimoj de la homoj estas vere tre diversaj. Ecx en la familioj
ja ne bongustas al cxiuj, kion la patrino kuiras. Tial pri mangxajxoj en
kongresoj ktp venas ecx pli da plendoj ol pri la logxejoj. Sed, vojagxante
eksterlanden, oni ne atendu la saman kuirmanieron kiel en sia hejma
regiono. Oni ankau konsideru, ke cxe tiel nomata "komuna mangxado" tute ne
eblas kontentigi cxies guston kaj apartajn dezirojn. Se oni estas vegetara-
no, oni tion tuj anoncu sur la aligxilo; kutime oni jam demandas pri tio.
  De la organizanto oni atendas, ke la magxajxoj estas servataj je la
indikitaj horoj, ke la salonoj estas puraj, aerumitaj kaj ne jam antaue
plenaj de cigaredfumo. La fumantoj rezignu pri fumado antau kaj dum la
mangxado. La servado de mangxajxoj devas okazi rapide. Malvarma mangxajxo,
ecx bonkvalita, ne bongustas. En grandaj salonoj la servisto(j) ne cxiam
komencu servi lau la sama vico. La "lastaj" ne cxiutage volas esti la
lastaj. Ne cxiuj gastoj, kiuj estas malkontentaj, tion tuj diras al la
respondeculo. Tial bona mastro dum la mangxado iras de tablo al tablo,
deziras "Bonan apetiton!" kaj demandas cxu cxio estas en ordo, cxu io
mankas au cxu oni havas apartan deziron. Tiel oni tuj ekscias, cxu la
gastoj estas kontentaj au ne.

  CXu interesaj loko kaj programo?

  Partoprenanto de iu ajn arangxo aligxas pro du diversaj kauzoj: pro la
supozeble interesa loko kaj pro la programo. Tial estas necese, precipe se
la renkontigxo, kongreso, feriosemajno, ktp okazas en loko malpli konata,
ke la organizantoj iom priskribu gxin. Ne per troigita laudo, sed per vera
informo. Por homoj, kiuj ne estas tute sanaj, povas esti interese, ekscii
ion pri alteco de la situo kaj pri la klimato.
  CXiukaze la partoprenanto volas scii, kio okazos dum la arangxo. Tial
necesas suficxe preciza programo, el kiu oni povas vidi, cxu partopreno
estas alloga. Oni bezonas precizajn horindikojn kaj informojn pri la loko
(strato, numero, etagxo, salono).
  Ege gxenas se ofte okazas sxangxoj. En pli grandaj arangxoj ne cxiu
povas au volas partopreni cxiujn programerojn. Se do fakte necesas
sxangxoj, oni devas zorgi, ke cxiu partoprenanto suficxe frue eksciu pri
ili. Precipe la sxangxo de forveturloko au ekveturtempo (ekz. cxe ekskurso)
povas kauzi malagrablajn surprizojn.

  Trafiko.

  Eksterlandanoj kutime ne konas la trafikeblecojn en fremda urbo. Kiu
alvenas en fremda stacidomo ofte ne tuj scias, kien turni sin. Ofte oni ne
scias, cxu la vojo al la hotelo estas longa au mallonga. Urboplano au
almenau skizo pri la vojo kaj mencio de la distanco estas agrablaj
helpiloj, se neniu el la organizantoj povas esti cxe la stacidomo. Tre ofte
organizantoj petas pri informo, kiam la partoprenantoj alvenos. Oni do
skribu suficxe frue pri la alventempo kaj ne esperu ke iu estos cxe la
stacidomo pro aliaj, samtempe alvenantaj partoprenantoj.
  Se oni devas uzi tramon au autobuson, ne suficxas skribi, ke oni uzu
(ekzemple) la linion 8, sed oni devas ankau informi de kie gxi ekveturas
kaj al kiu direkto, plej bone kun indiko de la celstacio, kiu kutime ja
estas skribita sur la antaua supro de la tramo au autobuso. Konsilinde
estas, informi pri la bezonata veturtempo, cxar estas gxene, eble dum duona
horo atente auskulti kiun stacion la konduktoro au sxoforo elvokas per la
mikrofono.
  Dum kongresoj au renkontigxoj, kiuj dauras kelkajn tagojn, estas agrable
havi bileton, kiu validas dum la tuta tempo por tramoj kaj autobusoj. Ege
gxenas, se oni cxiutage devas pensi pri acxeto de novaj biletoj. Ofte ja
tiuj biletoj havas diversajn prezojn lau la longeco de la distanco kaj lau
la ebla permeso de sxangxo al alia linio. Tio ja estas tre malsama en
diversaj urboj ecx en la sama lando. Tiucelan informon la partoprenanto
devas havi laueble jam antau la alveno, cxar jam cxe la stacidomo
komencigxas la unuaj malfacilajxoj.
  Por partoprenantoj, alvenantaj per propraj automobiloj oni devas doni
informojn pri parkejoj au garagxdomoj. Ilin ankau interesas, kiamaniere oni
plej facile atingas sian hotelon au la kongresejon. Se dum la kongreso
survoje estas konstruloko pro riparo de stratoj au pro aliaj kauzoj,
necesas priskribi la eventualan cxirkauvojon au almenau atentigi pri gxi.
Kompreneble tiaj malhelpajxoj estigxas  ofte nur lastmomente, tiel ke
suficxe frua informado ne eblas.

  Bankoj, posxto, vendejoj.

  Vojagxanto el fremda lando tro ofte ne estas informita pri la dejxortem-
poj de bankoj, posxtoficejoj kaj vendejoj. Antaua informo pri tio ofte
estas tre grave, cxar al certaj landoj oni tute ne rajtas kunporti
tiulandan valuton au nur limigitan sumon. Ankau la afrankoj por diversaj
landoj ja ne estas unuecaj.
Kelkfoje estas favortarifoj al certaj landoj. Estas bone, se en pli grandaj
arangxoj estas disponebla tabelo, el kiu oni povas ekkoni la gxustajn
prezojn por kartoj kaj leteroj. Societoj kaj grupoj, kiuj ofte organizas
internaciajn renkontigxojn, seminariojn, kongresojn, feriosemajnojn, ktp,
kunigu cxi tiujn informojn sur aparta folio, cxiam disponebla.

  Ekskursoj kaj migradoj.

  Preskau dum cxiuj pli grandaj arangxoj okazas ekskursoj. Tiurilate mi
jam havis strangajn spertojn. Kutime temas pri "duontaga" au "tuttaga"
ekskursoj.
Aligxante al la kongreso, feriosemajno, ktp oni ne scias, je kiu horo
okazas la ekveturo kaj la reveno. Tion oni kutime nur legas en la
kongreslibro au informilo, kiun oni ricevas surloke. Jam okazis ke mi devis
ellitigxi matene je la 4a horo, cxar oni ekveturis per la autobuso je la
6a kaj mi krome havis longan vojon per tramo gxis la forveturplaco. La
forveturtempo por duontagaj ekskursoj ofte estas tro proksima al la tempo
de tagmangxo. Tiurilate oni devas zorgi, ke cxiu partoprenanto havu suficxe
da tempo por trankvila mangxado kaj ne bezonas hasti. Hasta mangxado ja ne
estas gxuo. Grave estas la preciza indiko de la forveturloko. Se dum pli
longa arangxo okazas pluraj ekskursoj, ili komencigxu laueble cxiam je la
samaj horo kaj loko.
  Ofertante migradojn, oni nepre priskribu la migradterenon. CXu la
venkendaj altajxoj, montoj, krestoj estas altaj, kiom longa estas la vojo?
Oni informu ne nur pri la nombro de kilometroj, sed ankau pri la bezonataj
horoj, cxar tio ja dependas de la stato de la vojo kaj la eventuala
kruteco. Por migrado necesas konvenaj vestajoj kaj sxuoj. Tion partoprenan-
toj, precipe virinoj, ofte forgesas. Tial estas konsilinde, antaue atentigi
pri tio.

  Akurateco estas grava eco.

  Pri gxi certe cxiu organizanto havas siajn proprajn spertojn kaj oni
povas skribi apartan artikolon pri tiu temo.  Malakurateco estas kvazau
malsano de multaj homoj. Jam la neakurata plenigo de la aligxilo kauzas
eble fusxon de la organizantoj. Neakurata komencigxo de kunvenoj au de
mangxado cxagrenigas tiujn, kiuj venis je la indikita horo. Malfruo cxe
ekskurso, neatento pri la anoncita tempo de pauzo, ktp, incitas la
precizulojn. Se mi organizas pli grandan renkontigxon, sur la unua pagxo
de la programo estas legeble en grandaj literoj:

                          G R A V A   A V E R T O  !
                   CXiuj  arangxoj  komencigxos  akurate  je
                 la  indikitaj  horoj.  Se  vi  ne  cxeestas,
                ni  supozas,  ke  vi  ne  deziras  partopreni.

  Kutime la unuan fojon iu venas tro malfrue kaj spertas, ke vere ni
komencas au foriras je akurata tempo. La sekvantajn fojojn kutime neniu
mankas. Malakurateco estas malgxentileco. Dum ekskursaj haltoj oni bone
rigardu la propran autobuson kaj eventuale notu ties numeron, cxar ofte
okazas, ke partoprenanto ne plu scias en kiu autobuso li sidis.

  Pagu al la gxusta konto.

  Plej grandajn gxenojn povas kauzi malfrua au malgxusta pago. Se la
organizanto indikas posxtcxekan konton au bankkonton, oni uzu unu el ili
kaj ne sendu monbiletojn en letero, kiuj ja ankau povus perdigxi dumvoje.
CXiukaze oni notu sur la pagilo, por kio estas la mono. kaj oni nepre
legeble skribu siajn nomo kaj adreson.
  Kompreneble estas ankorau multaj punktoj, kiujn organizantoj kaj
partoprenantoj de internaciaj renkontigxoj devas priatenti, sed mi esperas,
ke la plej gravajn mi tusxis kaj ke mia artikolo iom helpas al pli bona
organizado kaj pli granda gxuo por la partoprenantoj.

             (F.W. POPPECK en LA MIGRANTO, n-roj 91 kaj 92)