Linux-Esperanto-HOWTO
 Kelkaj helpindikoj por uzi Esperanton sub Linukso
 Kompilita de Wolfram Diestel ([email protected]
 leipzig.de) helpita de aliaj.
 v1.11, June 1998
 ____________________________________________________________

 Table of Contents


 1. Antauxvortoj kaj dankoj

 2. Kodoj kaj Esperantaj Tiparoj

 3. Metamail

 4. X-fenestra sistemo

    4.1 Tiparoj
    4.2 Tajpi E-signojn

 5. Netscape Communicator

 6. Xterm

 7. Redakti per Vi (Elvis, Vim)

 8. Redakti per Emakso (Emacs)

    8.1 Emakso 19.34
       8.1.1 Vidi E-signojn
       8.1.2 Tajpi
    8.2 Emakso 20.* kaj MULE

 9. Retposxto per Xfmail

 10. Diskutgrupoj per Knews

 11. TeX / LaTeX

 12. Esperanto-subteno en internaciigitaj programoj

 13. Esperanto-signoj en HTML-tekstoj

 14. Koderoj

    14.1 koderoj deksesume
    14.2 koderoj dekume
    14.3 koderoj okume


 ______________________________________________________________________

 1.  Antauxvortoj kaj dankoj

 Cxar tiu cxi teksto estas verkita per linuxdoc-sgml, gxi ne povas uzi
 Esperantajn signojn.

 La avantagxo estas, ke la teksto aperas en la HOWTO-kolekto (anstataux
 en la mini-HOWTO-kolekto) kaj estas havebla en pluraj formoj (teksto,
 TTT-teksto, Postskript-teksto, k.a.)

 La malavantagxo estas, ke mi devas kodi la esperantajn signojn per la
 x-maniero kaj el tio povus estigxi miskomprenoj cxe la
 konfigurajxoekzemploj Nu, mi provas rimarkigi tion cxe la koncernitaj
 lokoj.
 Solvojn kaj gravajn informojn donis: Eduard Werner (Emakso 19.34,
 TeX), Marko Rauhamaa (xmodmap, TeX, mailcap), Edmund Grimley Evans
 (TeX), Lee Sau Dan (setfont, Emakso 20, MULE, TeX) kaj Richard Hable
 (Vi, Xfmail, Knews).  Dankon al ili kaj cxiuj aliaj, kiuj helpis
 kompili tiun cxi dosieron.


 2.  Kodoj kaj Esperantaj Tiparoj

 Ekzistas tri internaciaj normoj por signokodoj, kiuj enhavas la
 esperantajn signojn, la du kutime uzataj estas ISO-8859-3 (Latin-3)
 kaj Unikodo (Unicode).  La unua normo estas por 8-bitaj signoj kaj la
 dua por 16-bitaj. Por povi transporti unikodajxojn tra 8bitaj kaj
 7bitaj medioj ekzistas la kodoj UTF-8 kaj UTF-7.


 Cxar Unikodo samtempe difinas koderojn por la signoj de cxiuj
 mondlingvoj, gxi ricevas pli kaj pli da subteno de
 programarproduktantoj.  Tamen en Linukso Unikodo ankoraux estas tre
 malmulte subtenata. Aparte la sistemo mem pli malpli bazigxas sur
 8-bitaj kodoj. Pro tio en Linukso oni momente uzas kutime la normon
 ISO-8859-3.

 Ampleksajn informojn pri la unuopaj kodoj kun E-signoj en internaciaj
 normoj kaj en specialaj programoj, vi trovas cxe Edmundo
 <http://www.cl.cam.ac.uk/users/etg10/esperanto-kodoj.html>.

 Latin-3-tiparojn por la teksta modo vi trovas sub la nomoj
 /usr/lib/kbd/consolefonts/iso03.f??  Por aktivigi unu el ili tajpu
 ekzemple:


        setfont iso03.f16




 Foje vi bezonas la eblecon konverti esperantajn tekstojn de UTF-8 al
 Latin-3. Por tio vi povas uzi la sekvan Perl-programeton.


        #!/usr/bin/perl
        while (<>) {
          s/\304\210/\306/g;
          s/\304\211/\346/g;
          s/\304\234/\330/g;
          s/\304\235/\370/g;
          s/\304\244/\246/g;
          s/\304\245/\266/g;
          s/\304\264/\254/g;
          s/\304\265/\274/g;
          s/\305\234/\336/g;
          s/\305\235/\376/g;
          s/\305\254/\335/g;
          s/\305\255/\375/g;
          print;
        };




 Por konverti en la alian direkton, intersxangxu la du kolumnojn inter
 /../../.



 3.  Metamail

 La programeto Metamail estas uzata de aliaj programoj, aparte
 retposxtaj kaj diskutgrupaj legiloj, se ili ne scias trakti iun MIME-
 tipon. En la dosiero /etc/mailcap trovigxas informoj, kiel montri
 tiajn MIME-tipojn. Por povi legi tekstojn koditajn laux UTF-8, ni
 aldonos la sekvajn du liniojn al la dosiero /etc/mailcap:


        text/plain; /plena/pado/al/utf8-l3 %s; \
        test=test "`echo %{charset} | tr '[A-Z]' '[a-z]'`" = utf-8;\
        copiousoutput
        text/utf8; /plena/pado/al/utf8-l3 %s; copiousoutput




 La duan ni aldonis, cxar kelkaj programoj provas mem trakti mesagxojn
 en la formo text/plain, ecx se ili ne havas tauxgan tiparon por gxi,
 ekzemple cxe Content-Type: text/plain; charset="utf-8".


 4.  X-fenestra sistemo

 4.1.  Tiparoj

 Por trovi Latin-3-tiparojn kaj rilatajn informojn por la X-fenestra
 sistemo vi rigardu en la Virtuala Esperanto-Biblioteko - sub la
 rubriko "Komputadaj fakoj".

 Cxe la tiparoj vi trovas indikojn kiel instali ilin.  Per:


        xlsfonts -fn *iso8859-3




 vi povas kontroli cxu la tiparoj (sukcese) estas instalitaj en via
 sistemo. La proporciaj adobe-tiparoj bone tauxgas por vidado en
 Communicator, Knews, Xfmail...).  Por Xterm kaj la Vi-variantoj vi uzu
 la tiparojn de Alain Fagot.


 4.2.  Tajpi E-signojn

 La X-fenestro-sistemo permesas difini reagojn al klavpremoj de la
 "kompona klavo" (plej ofte tiu estas difinita kiel AltGr) plus alia
 klavo.

 Ekzemple sur germana klavaro AltGr+q donas la signon '@'

 Per la programo xmodmap oni povas difini, ke


        AltGr+c -> cx
        AltGr+Shift+c -> Cx
        ...




 Por tio metu en vian uzanto-dosierujon dosieron ~/.Xmodmap. (Ofte gxi
 jam estas tie kaj vi nur bezonas modifi gxin.)  Kaj aldonu la sekvajn
 liniojn:

   keycode  54 = C NoSymbol AE
   keycode  42 = G NoSymbol Ooblique
   keycode  43 = H NoSymbol paragraph brokenbar
   keycode  44 = J NoSymbol onequarter notsign
   keycode  39 = S NoSymbol Thorn
   keycode  30 = U NoSymbol Yacute




 Ne cxiuj programoj gxuste traktas tion. Alia ebleco (vi povas uzi
 ambaux variantojn samtempe) do estas, meti la 12 esperantoliterojn sur
 la 12 funkcio-klavojn:


        keysym F1 = F1 ae
        keysym F2 = F2 AE
        keysym F3 = F3 oslash
        keysym F4 = F4 Ooblique
        keysym F5 = F5 paragraph
        keysym F6 = F6 brokenbar
        keysym F7 = F7 onequarter
        keysym F8 = F8 notsign
        keysym F9 = F9 thorn
        keysym F10 = F10 Thorn
        keysym F11 = F11 yacute
        keysym F12 = F12 Yacute




 Certigu, ke dum la starto de la X-fenestro-sistemo lancxigxas la
 ordono xmodmap ~/.Xmodmap. Normale en /usr/X11R6/lib/X11/xinit/xinitrc
 jam trovigxas linioj kiel


        usermodmap=$HOME/.Xmodmap
        if [ -f $usermodmap ]; then
          xmodmap $usermodmap
        fi





 5.  Netscape Communicator

 Ofta bezono de Esperanto-tiparoj estigxas dum la legado de interretaj
 pagxoj kaj diskutgrupaj artikoloj.  Netscape Communicator ja permesas
 difini kaj uzi multajn diversajn kodojn por rigardi diverslingvajn
 dokumentojn, sed bedauxrinde gxi ne rekte subtenas Latin-3-kodon.
 Anstatauxe vi povas uzi la kodon "User-defined". Por tio elektu en la
 menuo "Edit Preferences", iru al la dialogo "Appearance Fonts", elektu
 tie la kodon "User-defined" kaj alordigu konvenajn Latin-3-tiparojn.

 Nun vi povas elekti en la menuo "View Encoding User-Defined" por legi
 dokumenton koditan laux normo Latin-3.

 Bedauxrinde vi ne povas legi la esperantajn literojn en unikodaj
 tekstoj. Unikodaj tekstoj estas aperigitaj tiel, ke la signoj estas
 prenitaj el konvenaj 8-bitaj tiparoj.  Tiel vi bone povas legi
 cirilajn, grekajn ecx cxinajn literojn, sed pro la nesuficxa subteno
 de Latin-3 anstataux supersignaj literoj vi vidas nur demandsignon :-(

 Cetere mi rimarkis eraron en Netscape Communicator 4.0x Se oni legas
 diskutgrupon, oni komence ne vidas Esperanto-signojn, kvankam kiel
 kutima kodo estas elektita "User-Defined". Sed post elekto de iu alia
 kodo kaj posta reelekto de la kodo "User-Defined" vi vidas la e-ajn
 signojn.


 6.  Xterm

 Por vidi esperantajn signojn en Xterm, vi povas meti la sekvan linion
 en la dosieron ~/.Xresources:


        xterm*font: <tiparnomo>




 Kiel <tiparnomo>n donu iun konvenan Latin-3-tiparon.  (t.e. unu el la
 nomoj ricevitaj per xlsfonts -fn *iso8859-3).

 Aux voku Xterm rekte tiel:


        xterm -fn <tiparnomo>




 Tio funkcias ankaux en kelkaj aliaj programoj, ekz. en Emakso.  Se vi
 ofte bezonas jen vian nacian jen Latin-3an kodon, estas rekomendinde
 difini alinomon en .bashrc:


        alias eterm='xterm -fn fixed-l3' # simile por aliaj programoj





 7.  Redakti per Vi (Elvis, Vim)

 Kun la Vi-variantoj Vim kaj Elvis en la aktualaj versioj vi povas
 senprobleme uzi la samajn latin-3-tiparojn kiel kun Xterm.

 Se vi lancxas ilin en propra fenestro, uzu la elekton -fn <tiparnomo>:



        elvis -fn fixed-l3
        vim -g -fn fixed-l3




 Por tajpi esperantajn signojn, vi povas aux uzi la metodon laux la 3a
 cxapitro aux uzi la sekvajn difinojn:











   digraph G^ X
   digraph g^ x
   digraph H^ &
   digraph h^ 6
   digraph J^ ,
   digraph j^ <
   digraph C^ F
   digraph c^ f
   digraph S^ ^
   digraph s^ ~
   digraph U^ ]
   digraph u^ }
   set digraph




 Metu tiujn difinojn en dosieron, ekz. ~/.elvis.lat3 kaj lancxu:



        elvis -fn fixed-l3 +source~/.elvis.lat3




 Nun vi povas tajpi ekz. la literon gx per la klavoj ^Kg^ (Ctrl-k g ^)
 aux ^, retropasxo, g.

 Vim <http://www.math.fu-berlin.de/~guckes/vim/> kaj Elvis
 <ftp://ftp.cs.pdx.edu/pub/elvis/README.html> vi trovas jen ankaux en
 Interreto.


 8.  Redakti per Emakso (Emacs)



 8.1.  Emakso 19.34

 8.1.1.  Vidi E-signojn

 Por vidi E-signojn en Emakso, vi devas certigi, ke Emakso uzas
 Latin-3-tiparon. Tion vi povas atingi per aldono de la sekva linio en
 la dosiero ~/.Xdefaults:


        Emacs.font: <tiparnomo>




 Kiel <tiparnomo>n indiku iun konvenan Latin-3-tiparon.

 Same kiel cxe Xterm kaj kelkaj aliaj programoj funkcias:


        emacs -fn <tiparnomo>








 8.1.2.  Tajpi

 Se vi uzas Emakson sub X-fenestroj vi per la solvo realigita sub
 cxapitro 3 bone povas tajpi.  Sed ekzistas alia alternativo, la modo
 "iso-accents-mode".  Por instrui al tiu modo la lingvon Esperanto,
 aldonu tauxgajn difinojn en la dosiero iso-acc.el.


        ("esperanto"
         (?^ (?C . ?\306) (?G . ?\330) (?H . ?\246) (?J . ?\254)
              (?S . ?\336) (?U . ?\335) (?c . ?\346) (?g . ?\370)
              (?h . ?\266) (?j . ?\274) (?s . ?\376) (?u . ?\375))
         (?' (?C . ?\306) (?G . ?\330) (?H . ?\246) (?J . ?\254)
              (?S . ?\336) (?U . ?\335) (?c . ?\346) (?g . ?\370)
              (?h . ?\266) (?j . ?\274) (?s . ?\376) (?u . ?\375))
        )




 La sintakson divenu de la jam enhavitaj lingvoj, gxi iom varias en la
 diversaj Emaks-versioj. La supra ekzemplo difinas la esperantosignojn
 por la kombinoj ^+<litero> kaj '+<litero>.  Poste kompilu la dosieron
 al iso-acc.elc. Ekde nun vi povas aktivigi viajn tajperojn per la
 komandoj:


        M-x iso-accents-mode
        M-x iso-accents-customize
          language: Esperanto




 Atentu, ke se '^' cxe vi estas senpasxa klavo (t.e. gxi aperas nur
 post premo de '^' kaj alia klavo), vi ne povas uzi gxin en tiu Emaks-
 modo, anstatauxe uzu alian signon, ekz. '+c por tajpi cx. Kelkaj ecx
 tajpas c+x por cx.

 Por pli facile atingi tiun tajpmodon, metu la sekvajn liniojn en la
 dosieron ~/.emacs:


        (defun esperanto-mode ()
          (interactive)
          (iso-accents-mode)
          (iso-accents-customize "esperanto")
        )
        (global-set-key "\C-ce" 'esperanto-mode)




 Poste per premo de C-c e (t.e. Ctrl+c e) vi trovigxas en Esperanto-
 modo. Estus avantagxe, difini ankaux tian klavmallongigon por reatingi
 normalan modon.


 8.2.  Emakso 20.* kaj MULE

 notoj: Pri tiuj Emakso-variantoj Lee Sau Dan donis la sekvajn
 indikojn:

 Emakso 20.* kaj MULE normale povas trovi la tauxgajn tiparojn, se ili
 jam estas instalitaj en la X-servilo aux tiparserviloj.

 Emakso 20.* povas montri latin-3-literojn se vi uzas gxin sur teksta
 ekrano kun aktivigita latin-3-a tiparo.  Informu Emakson pri tio per
 la  klavpremoj:


        C-x C-m t iso-8859-3 RET





 Por tajpado de Esperantosignoj, klavu:


        C-u C-\ esperanto-postfix




 aux:


        C-u C-\ esperanto-prefix





 Utilas ankaux


        M-x set-language-environment latin-3 RET





 aux se vi ofte bezonas tion, metu en .emacs:



        (set-language-environment "latin-3")
        (setq default-input-method "esperanto-postfix")





 9.  Retposxto per Xfmail

 Xfmail estas retposxtprogramo kun plena MIME-subteno.  Oni konfiguras
 gxin ene de la grafika surfaco. En la menuo vi trovas sub "Misc
 Config" dialogon por la konfigurado.

 La butono "Appearance" kondukas al listo, kie oni povas rilatigi
 kodojn kaj tiparojn. Unue premu "Add" kaj indiku la plenan nomon de
 latin-3-tiparo. Ekz.


        adobe-helvetica-medium-r-normal--12-120-75-75-p-67-iso8859-3




 La tiparnomo nun aperas en la maldekstra listo. Por rilatigi gxin al
 la kodo "iso-8859-3" vi devas unue elekti tiun kodon en la dekstra
 listo kaj poste elekti la tiparon en la maldekstra listo. Nun premu
 "OK" kaj poste "Save".

 Xfmail enhavas internan redkatilon per kies menuo "Language" vi povas
 elekti la gxustan kodon.

 Se vi volas uzi eksteran redaktilon vi povas iri per la butonoj
 "View", "Edit" al dialogo, kie vi povas indiki gxin, ekzemple per:


        elvis -fn <tiparnomo> +source~/.elvis.lat3




 Jen vi trovas Xfmail
 <http://Burka.NetVision.net.il/xfmail/xfmail.html> en la reto.

 Atentu ankoraux alian aferon. Estas ne cxiam facile sendi 8bitan
 mesagxon. Cxar kelkaj serviloj ankoraux funkcias 7bite kaj simple
 ignoras la okan biton tiel, ke viaj E-literoj farigxas iuj aliaj
 signoj. Se vi tamen volas sendi 8bite kaj uzas lokan Sendmail, vi
 startu gxin kun la elekto -B8BITMIME. Bedauxrinde tio, lige kun eraro
 de Xfmail (vd. malsupre), kauxzis senderarojn cxe mi en certaj kazoj.

 Por trasendi 8bitajn mesagxojn tra 7bitaj medioj ekzistas la normo
 "quoted printable". Tiu rekodas 8bitajn signoj per signaro =NN, cxe
 kio NN estas la kodero de la signo.  Mi rekomendas ensxalti tiun
 rekodon sub "Misc Config Intern." en Xfmail.

 Tio bedauxrinde estas uzata nur por novaj mesagxoj. Se vi respondas al
 retmesagxo, Xfmail transprenas ties rekodon.  Tiel povas okazi, ke via
 mesagxenhavo (ekz. Content-Type: text/plain; charset=Iso-8859-3) ne
 harmonias kun la rekodo (ekz. Content-Transfer-Encoding: 7Bit). Tio
 aux kauxzas problemojn kun Sendmail (vd. supre) aux forigas la 8an
 biton de la E-literoj.


 10.  Diskutgrupoj per Knews


 Knews (Karl's threaded newsreader for X) estas legilo por
 diskutgrupoj, kiu kapablas rekoni kaj skribi gxustajn MIME-kapliniojn
 pri la signokodo. Por uzi Latin-3 oni devas aldoni kelkajn liniojn al
 la konfiguraj dosieroj.

 Dum la instalo de Knews, la dosiero Knews.ad estas kopiata el la
 fontdosierujo al /usr/X11R6/lib/X11/app-defaults/Knews.

 Aldonu en tiu dosiero la sekvajn liniojn:


        Knews.iso-8859-3.bodyFont:      \
                  -*-helvetica-medium-r-normal-*-*-120-*-*-*-*-iso8859-3
        Knews.iso-8859-3.quoteFont:     \
                  -*-helvetica-medium-r-normal-*-*-120-*-*-*-*-iso8859-3
        Knews.iso-8859-3.headerFont:    \
                  -*-helvetica-medium-r-normal-*-*-120-*-*-*-*-iso8859-3

        Knews.editCommand: elvis +%i %s -fn fixed-l3 +source~/.elvis.lat3




 Anstataux Elvis vi povas ankaux uzi ekzemple Emakson kiel redaktilo.

 Por povi legi ankaux esperantajn afisxojn kun malgxusta kaplinio pri
 kodo aux koditajn laux UTF-8, estas avantagxe aldoni sub


        Knews.baseTranslations: #override \n\




 la linion:


        c    <Key> e:          mime-hack(text/plain, 8bit) \n\
        c s  <Key> u:          mime-hack(text/utf8, 8bit)  \n\




 Atentu, la \n\, kiu finu cxiun linion en la alineo krom la lastan.

 Nun per Ctrl-e oni povas sxalti en cxiu afisxo al la implicita kodo.
 Per Ctrl-Shift-u vi povas sxalti al la MIME-tipo text/utf8.  Cxar
 Knews ne scias trakti gxin, gxi demandas Metamail kaj montras la
 tekston kiel difinita en /etc/mailcap. En la sekcio pri Metmail ni
 difinis, ke text/utf8 estu konvertata al Latin-3.  Tial sxangxu ankaux
 la linion pri Knews.copiousoutput al:


        Knews.copiousOutput:  exec xterm \
              -fn 'fixed-l3' -e /bin/sh -c '(%C) | less'




 Anstataux fixed-l3 enmetu la de vi preferatan Latin-3-tiparon.

 La implicitan kodon (uzatan cxe Ctrl-e) oni difinas en la dosiero
 ~/.knews/config-* (* estas la uzata diskutgrupa servilo. Tiu dosiero
 estas auxtomate kreata cxe la unua lancxo de Knews. Aldonu la sekvan
 linion:


        *esperanto*defaultCharset:  iso-8859-3




 Nun en cxiu diskutgrupo, kiu enhavas la nomon "esperanto", estas uzata
 la kodo Latin-3 kiel implicita.

 Jen vi trovas Knews <http://www.matematik.su.se/~kjj/> en Interreto.


 11.  TeX / LaTeX

 Por produkti la supersignajn literojn en TeX, vi normale tajpas:


        \^C \^c \^G \^g \^H \^h \^J \^{\j} \^S \^s \u{U} \u{u}




 La \j cetere estas 'j' sen la punkto. Tamen, se vi skribas longajn
 tekstojn, estas iom tede skribi tiujn ordonojn. Do estas avantagxe
 krei dosieron esperanto.sty kun la sekva enhavo:
        \let\mathcaret=^

        \def\esperantocaret#1{
          \ifx#1u\u{#1}\else
          \ifx#1U\u{#1}\else
          \ifx#1j\^{\j}\else
          \^{#1}\fi\fi\fi
        }

        \catcode`\^=\active

        \def^{\ifmmode\let\next\mathcaret
            \else\let\next\esperantocaret
            \fi\next}




 Tio permesas skribi ^C ^c ... ^U ^u por la esperantaj literoj. Iom
 komplikas la aferon, ke la signo ^ estas ankaux uzata por supraj
 indicoj en la matematika modo, t. e. por matematikaj formuloj. Do vi
 ne povas uzi tiujn mallongigojn en formuloj ekzemple. (Pro tio ankaux
 la konfuzigaj linioj kun "mathcaret" en la supraj difinoj)

 Se vi ebligis la uzadon de Latin-3 en via sxatata redaktilo, vi povas
 ankaux rekte traduki la Latin-3 kodojn al la esperantaj signoj:


        \catcode`\cx=\active \defcx{\^c}
        \catcode`\gx=\active \defgx{\^g}
        \catcode`\hx=\active \defhx{\^h}
        \catcode`\jx=\active \defjx{\^\j}
        \catcode`\sx=\active \defsx{\^s}
        \catcode`\ux=\active \defux{\u u}
        \catcode`\Cx=\active \defCx{\^C}
        \catcode`\Gx=\active \defGx{\^G}
        \catcode`\Hx=\active \defHx{\^H}
        \catcode`\Jx=\active \defJx{\^J}
        \catcode`\Sx=\active \defSx{\^S}
        \catcode`\Ux=\active \defUx{\u U}




 Noto: En la supra ekzemplo vi devas anstatauxigi la Esperantajn
 literojn cx ... Ux en cxiu linio kaj maldekstre kaj dekstre per la
 gxustaj literoj laux Latin-3-kodo.

 Cetere pli ampleksa dosiero esperant.sty estas enhavata en la Babel-
 pakajxo por LaTeX2e. Simple kontrolu per locate esperant, cxu gxi eble
 jam estas instalita cxe vi.  Gxi ekzemple ankaux kreas esperantajn
 titolojn en la enhavtabelo kaj indeksoj.

 Por uzi la pakajxon, tajpu

 sub TeX:


        \input{esperant.sty}




 sub LaTeX:


   \usepackage[esperanto]{babel}




 Ioma problemo estas, ke en tiparoj aliaj ol la normala "Computer
 Modern" ne trovigxas la senpunkta j. Por kasxi la punkton super j
 ekzistas dosiero dotlessj.sty <ftp://ftp.tex.ac.uk/tex-
 archive/macros/latex/contrib/supported/carlisle/dotlessj.sty>.
 Detalaj informoj pri gxi trovigxas cxe Edmundo
 <http://www.cl.cam.ac.uk/users/etg10/dotlessj.html>.


 12.  Esperanto-subteno en internaciigitaj programoj

 Kelkaj Gnu-programoj kaj aliaj estas internaciigitaj. T.e.  iliaj
 mesagxoj povas aperi en diversaj lingvoj. Tamen la Esperanto-tradukoj
 de tiuj programoj nur nun estas komencataj. Sed ja vi povas kontroli,
 cxu en via sistemo ekzistas dosierujo /usr/share/locale/eo aux cxu cxe
 la fontdistribuoj de viaj programoj estas iuj dosieroj po/eo.po. Se
 jes, la programoj kapablas montri esperantajn mesagxojn. Por vidi
 tiujn mesagxojn, vi devas difini la variablon LANG aux LANGUAGE en la
 cxirkauxajxo de la programo.

 Por unuopa ordono vi povas ekzemple tajpi tiel:


        LANG=eo <programo>





 Aux vi povas dauxre difini la preferatajn lingvojn, se vi metas en
 vian startskripton ion kiel


        export LANG=eo:de:en  # en bash

        setenv LANG eo:de:en  # en tcsh




 Tio signifas: lauxeble uzu Esperanton, alikaze la germanan lingvon,
 aux se ankaux tiu ne estas subtenata de la programo, uzu la anglan.


 13.  Esperanto-signoj en HTML-tekstoj

 Vi povas uzi la Latin-3-koderojn por montri E-signojn en HTML-teksto.
 La normo volas, ke tiukaze vi metu la sekvan linion en la kapon
 (<head>...</head>) de via dosiero:


        <meta http-equiv="Content-type" content="text/html; charset=ISO-8859-3">




 Bedauxrinde Netscape Communicator kaj eble ankaux aliaj TTT-legiloj
 misinterpretas tiun linion kaj malhelpas, ke ecx per via "User-
 defined"-kodo vidigxos E-signoj. Do eble estas pli bone, ne indiki
 tiun linion.


 Pri kodado per Unikodo, legu la informpagxon cxe Aaron Irvine
 <http://www.cs.qub.ac.uk/~AD.Irvine/lat3.html>. Pro la problemoj de
 Netscape Communicator rilate al E-signoj en Unikodo ni malrekomendas
 la uzon de Unikodo en pure esperantaj HTML-tekstoj. Por multlingvaj
 tekstoj eble ne ekzistas pli tauxga alternativo. Sed por Esperanto uzu
 prefere Latin-3 ankoraux iom da tempo.


 14.  Koderoj

 Pro kompleteco tie cxi ni donas ankoraux la koderojn de la E-signoj
 laux la plej vastigxintaj normoj. UTF-8 estas normo por kodi unikodajn
 signojn per 8bitaj koderoj.  Gxi estas ekzemple uzata en HTML-pagxoj.


 14.1.  koderoj deksesume



        litero  Latin-3 Unikodo UTF-8
        -----------------------------
        Cx      C6      0108    C4 88
        cx      E6      0109    C4 89
        Gx      D8      011C    C4 9C
        gx      F8      011D    C4 9D
        Hx      A6      0124    C4 A4
        hx      B6      0125    C4 A5
        Jx      AC      0134    C4 B4
        jx      BC      0135    C4 B5
        Sx      DE      015C    C5 9C
        sx      FE      015D    C5 9D
        Ux      DD      016C    C5 AC
        ux      FD      016D    C5 AD





 14.2.  koderoj dekume



        litero  Latin-3 Unikodo UTF-8
        -------------------------------
        Cx      198     0264    196 136
        cx      230     0265    196 137
        Gx      216     0284    196 156
        gx      248     0285    196 157
        Hx      166     0292    196 164
        hx      182     0293    196 165
        Jx      172     0308    196 180
        jx      188     0309    196 181
        Sx      222     0348    197 156
        sx      254     0349    197 157
        Ux      221     0364    197 172
        ux      253     0365    197 173





 14.3.  koderoj okume




   litero  Latin-3 Unikodo UTF-8
   -------------------------------
   Cx      306     0410    304 210
   cx      346     0411    304 211
   Gx      330     0434    304 234
   gx      370     0435    304 235
   Hx      246     0444    304 244
   hx      266     0445    304 245
   Jx      254     0464    304 264
   jx      274     0465    304 265
   Sx      336     0534    305 234
   sx      376     0535    305 235
   Ux      335     0554    305 254
   ux      375     0555    305 255