Mandrakelinux

          Instalada Instrukcio - Mandrakelinux 10.2

  Deviga konfiguraĵo
    * Pentium procesoro aŭ kongrua
    * KD-ROM drajvo
    * Almenaŭ 32 MB RAM (ĉefmemoro)

  Instalado de Mandrakelinuxo estas, plej ofte, tiel simpla kiel
  enŝovi la Instaladan KD en via KD-ROM-a drajvo, kaj restartigi vian
  komputilon. Bonvole vidu metodo 1.

  NOTU:

   * Se vi ĝisdatigas de Mandrakelinux-versioj 7.x, 8.x aŭ 9.x,
     ne forgesu savkopii vian sistemon.
   * Ĝisdatigo de pli fruaj versioj (antaŭaj al 7.0) estas
     NE subtenataj. En tiu kazo, vi bezonas fari
     novan instaladon kaj ne ĝisdatigon.

============================================================================

  Sube estas listigitaj la diversaj  manieroj por instali Mandrakelinuxon:

   1. Lanĉu instaladon rekte de KD-ROM
   2. Faru ŝargdisketon de Vindozo
   3. Aliaj instalmanieroj

============================================================================

 1. Lanĉu instaladon rekte de KD-ROM

  La Instalada KD-ROM estas startigebla. Plejofte, vi povas simple
  enŝovi la KD-ROM-on en la drajvon kaj restartigi la komputilon.
  Obeu la instrukcion montratan ĉe la ekrano: premu la [Enigan]
  klavon por startigi la instaladon, aŭ premu [F1] por pli da helpo.

  NOTU:

  Sur certaj porteblaj komputiloj, la sistemo eble ne restartas
  de la KD. Tiuokaze, ankaŭ ĝi estas startigebla, kaj uzas pli
  “sekuran” startprocedon. Kiam aperas la invito, ŝanĝu la KD.
  Se ankaŭ la dua KD ne startas, vi devas prepari ŝargdisketon.
  Vidu la 2-an metodon por detaloj.

============================================================================

 2. Faru ŝargdisketon de Vindozo

  Se via komputilo ne povas starti de la KD-ROM, vi devas
  fari ŝargdisketon sub Vindozo jene:

   * enŝovu la KD-ROM-on, poste alklaku la piktogramon
     "My Computer" (Mia komputilo) dekstre alklaku la
     KD-ROM-drajvan piktogramon kaj elektu
     "Open" (Malfermu)
   * eniru la "dosutils"-dosierujon kaj
     duoble alklaku la piktogramon "rawwritewin"
   * enŝovu malplenan disketon en la disketan drajvon
   * elektu "D:\images\cdrom.img"
     en la kampo "Image File" (Imaga dosiero) (se via
     KD-ROM-drajvo estas "D:", alie anstataŭigu "D:"
     per la litero por via drajvo)
   * elektu "A:" en la kampo "Floppy Drive"
     (Disketa drajvo) kaj poste alklaku "Write"
     (Skribu).

  Por komenci la instaladon:

   * enŝovu la KD-ROM-on en la drajvon, ankaŭ la ŝargdisketon, poste
   * restartigu la komputilon.

============================================================================

 3. Aliaj instalmanieroj

  Se ial ajn la antaŭaj metodoj ne taŭgas por vi (vi deziras uzi
  perretan instaladon, instaladon ekde pcmcia-karto aŭ ...), vi
  ankaŭ bezonos fari ŝargdisketon :

   * Sub Linukso (aŭ aliaj modernaj Uniksoj) tajpu ĉe la prompto:
     $ dd if=xxxxx.img of=/dev/fd0
   * Sub Vindozo, uzu la metodon en punkto 2 supre, sed pere
     de xxxxx.img (vidu sube) anstataŭ cdrom.img.
   * Sub DOS, se via KD-ROM-drajvo estas "D:", tajpu:
     D:\> dosutils\rawrite.exe -f install\images\xxxxx.img -d A

  Jen la listo de sistemlanĉa imagaĵoj:

 +-----------------+------------------------------------------------------+
 | cdrom.img       | instalado ekde KD-ROM                                |
 +-----------------+------------------------------------------------------+
 | hd_grub.img     | instalado ekde fiksita disko (el Linuksa, Vindoza,   |
 |                 | aŭ ReiserFS-a dosiersistemo).                        |
 |                 | vi povas konfiguri ĝin por via sistemo al:           |
 |                 | http://qa.mandrakesoft.com/hd_grub.cgi               |
 +-----------------+------------------------------------------------------+
 | network.img     | instalado per ftp/nfs/http                           |
 |                 | NOTO: vi bezonos enmeti network_drivers.img          |
 |                 | en vian disketingon kiam invito aperos               |
 +-----------------+------------------------------------------------------+
 | pcmcia.img      | instalado ekde pcmcia-aparatoj (atentu, la plej      |
 |                 | multaj ret-adaptiloj estas nuntempe rekte subtenataj |
 |                 | de network.img)                                      |
 +-----------------+------------------------------------------------------+

  Vi povas enskribi boot.iso sur KD-ROMon kaj lanĉi la sistemon per ĝi.
  Ĝi ebligas ĉiujn metodojn por instali, KD-ROMon, reton, kaj fiksdiskon.

============================================================================

  Vi povas uzi ankaŭ teksto-reĝiman instaladon, se ial vi spertas
  problemojn uzante la defaŭltan grafikan instaladon. Por uzi ĝin,
  tajpu: [F1] ĉe la Mandrakelinuxa bonveniga ekrano, kaj poste
  text ĉe la prompto.

  Se vi bezonas savi vian ekzistantan Mandrakelinuxan sistemon,
  enŝovu vian Instaladan KD-ROM (aŭ iu ajn rilatan disketon),
  tajpu [F1] ĉe la Mandrakelinuxa bonvena ekrano, kaj poste
  rescue ĉe la prompto.

  Vidu http://www.mandrakelinux.com/drakx/README
  por pli da teknika informo.

============================================================================

 Jen la ĉefaj etapoj de la instalado:

  1. Enŝovu vian instaladan KD-ROM (aŭ Instaladan disketon se
     necese) kaj restartigu vian komputilon.
  2. Klaku [Enigklavon] kiam la Mandrakelinuxa bonveniga ekrano
     aperas kaj zorge obeu la instrukcion kiu aperas sur la ekrano.
  3. Kiam la instalado estas finita, forprenu la KD-ROM kiam ĝi
     estas elpelita (kaj disketon se vi havas iun en via drajvo);
     via komputilo restartos. Se ne, startigu ĝin mane.
  4. Mandrakelinuxo startos. Poste vi povas per "Saluto" eniri
     vian komputilon kiel "root" (radiko) aŭ kiel uzulo
     kiun vi kreis dum la instalado.

  Grava noto:

  La salutnomo “"root"” donas al vi liberan aliron al via Linuksa sistemo.
  Ne uzu ĝin krom por konfiguri aŭ administri Linukson. Por ĉiutaga uzado,
  uzu normalan uzantan salutnomon kiun vi povas krei per la konfigurilo
  "userdrake" aŭ per la komandoj "adduser" (aldonu salutnomon)
  kaj "passwd" (ŝanĝu pasvorton).

                    Bonŝancon kun Mandrakelinuxo !

============================================================================

  Por plia subteno pri instalado vidu la Mandrakelinuxan difusiĝ-liston
  kaj FAQs (Oftaj Demandoj) ĉe la TTT-servilo:

   * Perreta subteno ĉe http://www.mandrakeexpert.com/
   * Mandrakelinuxaj eraroj ĉe
     http://www.mandrakelinux.com/en/errata.php3
   * Mandrakelinuxaj sekurec-indikoj ĉe
     http://www.mandrakesoft.com/security/advisories/
   * Perreta dokumentado ĉe http://www.mandrakelinux.com/en/fdoc.php3
   * Legu kaj aliĝu al la retaj diskutforumoj de Mandrakelinux-klubo ĉe
     http://www.mandrakeclub.com
   * Aliĝu al la dissendolistoj ĉe
     http://www.mandrakelinux.com/en/flists.php3
   * Facile traserĉeblaj arkivoj de dissendolistoj ĉe
     http://marc.theaimsgroup.com/
   * Traserĉu la interreton per Google
     http://www.google.com/linux
   * Traserĉu la grupojn de Usenet uzante Google Groups ĉe
     http://groups.google.com/groups?group=comp

============================================================================