Introduction
Introduction Statistics Contact Development Disclaimer Help
Filmoj kun mi — Gamliel Fiŝkin
___________________________________________________________________
Mi partoprenis kelkajn kinofilmojn kaj televidajn filmoseriojn. Ĉi
tie estas informoj pri plejmulto el ili. La menciitaj jaroj estas
ne jaroj de publikigo sed jaroj kiam mi estis filmita. Mi ne
mencias ĉi tie la aktorojn kaj aktorinojn ne partoprenintajn la
samajn scenojn kiel mi.
====
2000
====
Resurekto
=========
Italio, Francio, Germanio kaj Rusio. Laŭ la samnoma romano de Lev
Tolstoj, reĝisoris la fratoj Paolo kaj Vittorio Taviani, kamerais
Franco Di Giacomo. Filmado estis en la Petropaŭla fortikaĵo en
Sankt-Peterburgo, Rusio.
Gladiatrix (The Arena)
======================
Usono kaj Rusio. Verkis John William Corrington, reĝisoris Timur
Bekmambetov, kamerais Ulugbek Hamrajev. Rolis Viktor Verĵbickij,
Anatolij Mambetov, Aleksej Osipov, Julija Ĉiĉerina, Karen McDougal,
Lisa Dergan, mi (Gamliel Fiŝkin) kaj aliaj. Eventoj de la filmo
okazas ĉe unu el la periferioj de la Romia Imperio. Filmado estis
en la Leningrada Provinco, proksime al Zelenogorsk (eksa Terijoki).
Imperio sub atako
=================
Rusio; labortitolo estis «Historio de teroro en Rusio».
Rusaj hororaĵoj: Mortvilaĝo kaj ĝiaj loĝantoj
=============================================
Rusio. Verkis Jurij Mamin kaj Vladimir Vardunas, reĝisoris Jurij
Mamin, kamerais Maksim Voloĥ. Rolis Julija Belousova, Miĥail
Silantjev, Andrej Jermiŝin, Jurij Galcev, Katerina Ksenjeva,
Valerij Kriŝtapenko (voĉigis Sergej Parŝin), Miĥail Guro, Irina
Rakŝina, Georgij Ŝtil, Kira Krejlis-Petrova, Leonid Tiĥomirov,
Vladimir Akimov, Tatjana Polonskaja, Aleksandr Carjov, mi (Gamliel
Fiŝkin) kaj aliaj.
====
2001
====
Agento pri nacia sekureco: Tria sezono: Kaptilo
===============================================
Rusio. Verkis Igor Agejev kaj Vladimir Vardunas, reĝisoris Dmitrij
Svetozarov, kamerais Aleksandr Ustinov. Rolis Miĥail Poreĉenkov,
Artur Vaĥa, Vladimir Akimov, mi (Gamliel Fiŝkin), Jevgenij Ĉistov,
Aleksandr Carjov, Dmitrij Ŝamkov, Boris Servaĥ kaj aliaj.
Leteroj al Elza
===============
Rusio; labortitolo estis «Balado pri papilio». Verkis Arkadij
Visockij, reĝisoris Igor Maslennikov, kamerais Valerij Martinov.
Rolis Alla Demidova, Mikola Hejko (Nikolaj Gejko; voĉigis Sergej
Garmaŝ), Julija Mavrina, mi (Gamliel Fiŝkin), Dmitrij Ŝamkov kaj
aliaj. Aranĝita per la kanto «Mi fartas bone» laŭ versaĵo de
Vladimir Visockij.
====
2002
====
Rusaj hororaĵoj: Najlo de la spektaklo
======================================
Rusio. Verkis Jurij Mamin kaj Vladimir Vardunas, reĝisoris Jurij
Mamin, kamerais Maksim Voloĥ. Rolis Viktorija Ŝljadinskaja,
Katerina Ksenjeva, mi (Gamliel Fiŝkin), Aleksandr Bodin kaj aliaj.
Malbona kutimo
==============
Rusio. Verkis Andrej Samsonov kaj Sergej Sergejev, reĝisoris Andrej
Maljukov, kamerais Vladimir Sporiŝkov.
====
2003
====
Kompatinda, kompatinda Paŭlo
============================
Rusio. Bazita sur la teatraĵo de Dmitrij Mereĵkovskij «Paŭlo I»,
reĝisoris Vjaĉeslav Melnikov, kamerais Sergej Astaĥov.
Sekretoj de krimesplorado: Tria sezono: Garantiuloj
===================================================
Rusio. Verkis Jelena Topilskaja, reĝisoris Aleksandr Burcev,
kamerais Grigorij Panov. Rolis Anna Kovalĉuk, Sergej Bariŝev, Oleg
Mendelson, mi (Gamliel Fiŝkin) kaj aliaj.
Specnazo rusmaniere 2
=====================
Rusio. Verkis Nikolaj Suslov, reĝisoris Stanislav Marejev, kamerais
Dmitrij Kazakov.
Ragin
=====
Rusio kaj Aŭstrio; labortitolo estis «Historio de unu malsano».
Bazita sur la novelo de Anton Ĉeĥov «Hospitalĉambro N. 6»,
reĝisoris Kirill Serebrennikov, kamerais Artur Himpel. Rolis
Svetlana Obidina, Julian Weigend, mi (Gamliel Fiŝkin) kaj aliaj.
====
2004
====
Perdintaj sunon
===============
Rusio. Verkis Maksim Jesaulov kaj Andrej Romanov, reĝisoris
Vjaĉeslav Sorokin, kamerais Viktor Novoĵilov. Rolis Aleksandr
Domogarov kaj aliaj.
Dek minutoj piede
=================
Rusio. Verkis kaj reĝisoris Valerij Ibragimov, kamerais Grigorij
Panov. Rolis Aleksej Nilov, mi (Gamliel Fiŝkin) kaj aliaj.
___________________________________________________________________
Ĉefa dosierujo
Miaj projektoj
Kontaktoj
___________________________________________________________________
English
Русский
TTT-versio
Spegulo ĉe cosmic.voyage
Spegulo ĉe dimension.sh
___________________________________________________________________
Gophered by Gophernicus/3.1.1 on Debian/11 x86_64
You are viewing proxied material from envs.net. The copyright of proxied material belongs to its original authors. Any comments or complaints in relation to proxied material should be directed to the original authors of the content concerned. Please see the disclaimer for more details.