Miaj projektoj — Gamliel Fiŝkin | |
___________________________________________________________________ | |
Mi estis kaj estas okupiĝanta pri diversaj projektoj. Nun estas por | |
mi interese rakonti pri du el ili. | |
====================================== | |
Fishkin’s Desktop Environment Replacer | |
====================================== | |
La ŝela skripto «Fishkin’s Desktop Environment Replacer» | |
estis celita por uzantoj de la operacia sistemo Ubuntu, dezirintaj | |
facile instali la labortablan medion MATE; estis supozata ankaŭ | |
ebleco por forigo de Unity. La projekto estis evoluigata dum la | |
jaro 2014; post atribuo de oficiala statuso al la operacia sistemo | |
Ubuntu MATE mi ne plu interesiĝis pri plua ellaborado. | |
«Fishkin’s Desktop Environment Replacer» estis distribuata laŭ la | |
libera licenco «Mozilla Public License» (MPL) 2.0. La TTT-ejo de | |
la projekto (en la rusa lingvo) ne plu ekzistas; la ligilo (supre) | |
montras al ĝia kopio en la Interreta Arĥivo. | |
================================ | |
Fishkin’s Yggdrasil nodes pinger | |
================================ | |
La komputila programo «Fishkin’s Yggdrasil nodes pinger» | |
estas celita por la uzantoj de la reto Yggdrasil: ĝi faras liston | |
de la nodoj de la reto Yggdrasil, rapide respondantaj al komputilo | |
de uzanto je tinto (ping). La programo havas flekseblajn agordojn. | |
«Fishkin’s Yggdrasil nodes pinger» estas distribuata laŭ la libera | |
licenco «Creative Commons Attribution Share-Alike» (CC BY-SA) 4.0. | |
La projekto estas aktiva, ĝia TTT-ejo havas tri lingvajn versiojn; | |
la ligilo (supre) montras al la Esperanto-versio. | |
___________________________________________________________________ | |
Ĉefa dosierujo | |
Filmoj kun mi | |
Kontaktoj | |
___________________________________________________________________ | |
English | |
Русский | |
TTT-versio | |
Spegulo ĉe cosmic.voyage | |
Spegulo ĉe envs.net | |
___________________________________________________________________ | |
. |