# Gxisdatigo

Hieraux mi gxisdatigis Vindozon cxe mia surtabla komputilo. Gxi
elsxutis la verzion 2004.

Mi havas la impreson, kvazaux cxiu gopher uzanto uzas ian uniksdevenan
operaciumon. Cxi tiu skribajxo estas parte ankaux pri Linukso...

Verdire mi ne legas cxiun phlogajxon cxe gopher, sed multaj estas pri
ia uniksa sistemo, Linukso, BSD aux similaj. Mia impreso estas, ke pri
Vindozo oni ne ofte skribas. Mi nun devas konfesi, ke mi neniam
partoprenis en la batalo kiu operaciumo estas pli bona.

La vindozversio 2004 estis la antauxkondicxo por instali WSL 2, la
duan version de la vindoza subsistemo por linukso. Mi gxis nun uzis
WSL 1 kaj gxi estis tre bona. Per gxi mi povas uzi konatan
cxirkauxajxon.