Hieraŭ je la 12:30 la ĉefministro de Bavario anoncis, ke ekde la 0-a
horo Bavario enkondukas limigitan elirpermeson pro la nova kronviruso.
La ĉefministro multfoje emfazis, ke ne temas pri tuta elirmalpermeso.
Oni povas eliri el sia hejmo kaj paŝi sur publikan grundon, kondiĉe ke
oni havas validan kialon.
Memkompreneble aĉeti manĝaĵojn estas tia kialo, samkiel viziti
kuraciston aŭ iri labori. Eĉ sportumi estas permesata se oni tion sole
aŭ nur kun siaj kunloĝaj familianoj faras. Polico hazarde kontroladas
civitanojn, sed oni ne bezonas ateston.
Ĉi-semajne mi devis labori hejme, ĉar mia laborejo fermiĝis en lundo.
Fakte oni sendis retpoŝtmesaĝon en la lasta dimanĉo, tamen kiu legas
laborajn mesaĝojn dimanĉe?
Unue labori hejme ne estis facila, ĉar la virtuala privata reto (VPR)
de mia oficejo ne eltenis la streĉon kaj simple ne funkciis. Ĝi nepre
ne estis preta servi tian grandan nombron da uzantoj. Feliĉe en mardo
mi ricevis atingorajton al servilon, kiun oni sen VPR povas atingi.
Sed tio nur en du projektoj al mi helpis, en la tria projekto tiu ĉi
servilo ne uzeblas.
La kolegoj en la koncernaj sekcioj klopodis solvi la problemojn kaj la
reto fariĝis pli kaj pli bone. Nun mi ne plu havas malfacilaĵojn pri
la atingo de la serviloj. La reto kompreneble ne estas la plej rapida,
sed ĝi estas uzebla.
Mia povra edzino provis en lundo aĉeti freŝajn manĝaĵojn en la
superbazaro, sed tion provis tro multe da homoj, do ŝi devis atendi
preskaŭ 2 horojn antaŭ la kaso. Multaj hamstris farunon, sukeron,
oleon kaj necespaperon… Feliĉe necespaperon ni sufiĉan havas, do tiu
ne estas problemo :)
Iom post iom tamen ĉiuj trankviliĝos kaj ne plu hamstros.
Mi esperas, ke la agoj de la ŝtato plibonigos la sitacion.