# Haiku

Vi versxajne pensis, ke mi skribis  hajkon kaj puklikigas gxin nun cxi
tie. La vero  estas, ke mi volis skribi pri  la Haiku operaciumo, cxar
antaux du tagoj  aperis la beta-eldono de gxi, kiujn  multaj homoj jam
delonge atendis.

Mia  unua renkontigxo  kun tiu  operaciumo  okazis antaux  pli ol  dek
jaroj. Iel  mi posedis la  instalan KD-n de  la operaciumo BeOS  5. Mi
pensas, ke gxi estis la aldono de ia komputila magazino.

Tiu  estis la  lasta eldono  de BeOS  kaj gxi  jam estis  malnova kiam
mi  eksperimentis  pri  gxi.  Do  mi sercxis  la  reton,  ke  ekzistas
alternativoj kaj trovis Haiku. Gxi provas  esti kongrua kun BeOS 5 kaj
samtempe plievoluigi gxin.

Mi  ecx  provis  skribi  programojn   por  Haiku  kaj  mi  tre  sxatis
gxian aplikprograman interfacon. Mi pensas, ke mi  elsxutos  la  novan
beta-eldonon kaj provos uzi gxin unue sur virtuala masxino.