Mi kreis kelkajn ksh skriptojn por ke mastrumi miajn enskribojn cxi
tie. Mi havas unu skripton, kiu kreas novan tekstdosieron kun la titolo
mi enigas kaj poste malfermas tiun dosieron en tekstredaktilo. Mi
ankaux havas skripton, kiu gxisdatigas la gophermap dosieron surbaze
de la tekstdosieroj gxi trovas en la dosierujo.
Mi cxiu-tage uzadas versikontrolan sistemon en mia laboro, do mi
pensis, ke mi bezonas tiun ankaux por miaj skriptoj cxi tie. En la
laboro mi uzas git nuntempe, en la pasinteco mi ankaux uzis ClearCase
kaj svn. Bedauxrinde git ne estas atingebla por mi cxe SDF-EU, cxar mi
- ankoraux - ne apartenas al la Meta grupo.
Tamen mi memoris, ke kiam mi sercxis oportunan versikontrolan sistemon
por mia laboro, mi ankaux legis pri Fossil. Estas la verko de la
auxtoro de sqlite kaj uzas sqlite datumbazon por konservi la versiojn.
La cxefa avantagxo estas, ke gxi konsistas el unu dosiero kaj
konservas la versiojn ankaux nur en unu dosiero.
Cxar ne ekzistas plenumebla dosiero de Fossil cxe gxia hejmpagxo por
BSD, do
mi elsxutis la fontokodon kaj kompilis gxin.
Poste mi devis krei du simbolajn ligilojn por bibliotekdosieroj, kiujn
Fossil ne povis trovi.
Mi sukcesis kaj nun mi povas uzi Fossil kiel mia versikontrola
sistemo. Cxar gxi uzas nur unu dosieron por konservi la versiojn, fari
savkopiojn estas tre facila.