# Balkono

Hodiaux mi sidis sur nia balkono kun mia edzino. Nia antauxa
apartamento ne havis balkonon, tamen ni translogxigxis en lasta
Auxgusto kaj nun ni ecx havas tri. Du el la balkonoj estaj etaj, sed
la balkono, kiu apartenas al la vivocxambro estas granda.
Hodiaux la vetero estis tre cxarma kaj suficxe varma kun multaj horoj
de sunlumo. Ni jam lastjare acxetis du sidilojn por la balkono.
Nu, unue memkompreneble ni acxetis ilin, cxar ni ne havis iun
meblon en nia nova logxejo. Sed ni tiam jam celis uzi cxi tiajn
sidilojn sur la balkono.

Oni jam vere povas sunumi sur la balkono, kaj la suno brilas preskaux
la tutan tagon cxi tien.
Ni paroladis iomete pri laboro kaj aliaj aferoj. Estis tre agrabla
sidi tie kune kaj gxui la varmon kaj la venteton. Ni ecx havas du
etajn florojn! Al la balkono apartenas granda florkesto. Estas
duonplena je tero, kiun la antauxaj logxantoj lasis tie. Mia edzino
rimarkis la floretojn en la lasta semajnfino. Ili travivis la vintron
kaj nun denove ekfloris. Temas pri etaj blankaj floretoj, kies specon
mi ne konas. Tiu ja ne estas miriga, cxar mi tute ne konas
florspecojn, eble nur la plej ordinarajn kiel ekzemple rozojn.

Do, hodiaux mi denove ne finis la agordon de mia Raspberry Pi.